2030 – insurekcio de la maljunuloj

„2030 – insurekcio de la maljunuloj“ estas tri-parta televida film-serio de reĝisoro Jörg Lühdorff, dissendita en la germana televidkanalo ZDF en la jaro 2007. Ĝi estis anoncita kiel fikcia dokumentalo pri la demografia evoluo, eĉ kiel „demografia krim-filmo“. En la centro de la filmagado estas la fikcia konzerno PROLIFE, kiu faras grandan profiton per sia „prizorga“ programo por olduloj.

2030
– insurekcio de la maljunuloj
televida filmo
Originala titolo 2030 – Aufstand der Alten
Produktadlando Germanio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 2007
Daŭro 135 minutoj
Ĝenro doku-fikcio
Kameraado Philipp Timme
Reĝisoro(j) Jörg Lühdorff
Produktisto(j) Regina Ziegler
Jasmin Gravenhorst
Scenaro Jörg Lühdorff
Muziko de Oliver Biehler
Ĉefrolantoj Bettina Zimmermann : Lena Bach
IMDb
vdr

La filmo estis nomumita por „Germana televid-premio“ en la kategorio „Plej bona plurparta filmo“ kaj por la „Ora Rozo de Lucerno“ en la kategorio „Plej bona dramo“ kaj premiita en 2009 per la „Arĝenta ekrano de fikcio“ dum la „Eŭropa festivalo de la 4 ekranoj“ en Parizo.

Enhavo redakti

La 12-an de septembro 2030 speciala novaĵelsendo raportas jene: la germana registaro komplete demisias pro la „afero de la M-faktoro“. Sekvas retrorigardo al la okazaĵoj, kiuj gvidis al tiu-ĉi decido. La juna ĵurnalistino Lena Bach volas malkovri skandalon pri maljunuloj.

En la jaro 2030 du trionoj el la olduloj vivas sub la sojlo de malriĉeco, multaj devas almozpeti. Depost 2015 maljunuleja flegado eblas nur por monhavuloj. Depost 2019 la sanasekuroj proponas servon de „libervola fruforpaso“.

Duonan jaron antaŭ la registara demisio Sven Darow, malespera pensiulo, ostaĝigis la ĉef-manaĝeron de konzerno PROLIFE kaj klopodas devigi lin antaŭ filmanta kamerao klarigi la „M-faktoron“, sed dume surprize eksplodas mangrenado. Restas malklare kial kaj de kiu eksplodigita. – Tri jarojn antaŭe: Taskigita de maljunulara interreta televidkanalo Darow faras esploradon pri malriĉaj maljunuloj. Por malriĉaj olduloj estas proponata amasloĝado. Kelkaj pensiuloj fondas iun bizaran loĝkomunumon en forlasita vilaĝo en Brandenburgio.

En la jaro 2028 Sven Darow aliĝas al la „skadro Koleraj maljunuloj“. Dum protestagado en la kuracloko Baden-Badeno li ĵetas silikon-kusenetojn kaj grasosaketojn kontraŭ aro da riĉaj olduloj por atentigi pri la mizera situacio de la plej multaj pensiuloj. Kelkaj el la „koleraj maljunuloj“ laŭdire jam prirabis bankon. La juna ĵurnalistino renkontas oldulojn, kiuj post neatendita mondonaco fine povis akiri bezonatajn medikamentojn kaj medicinan operacion.

Intertempe la problemo pri la maljunuloj trovis elegantan solvon: pli kaj pli da olduloj estis logitaj al Afriko kaj ekloĝis en tieaj malmultekostaj flegejoj. Tamen maljunuloj kun nur baza pensio tie povas pagi ja la restadon, sed ne sufiĉan medicinan prizorgon. Ĵurnalistino Bach fine eltrovas, kien oni portas la malsanajn, foje enlitajn pacientojn. Nokte-kaŝe ŝi enŝteliĝas kaj malkovras, ke la malsanuloj kuŝas en gigantaj dormejoj sub tendoj. Ili estas nutritaj pertube kaj medikamente trankviligitaj ĝisdorme. Ili ne rimarkas sian ĉirkaŭon, nek sian propran staton.

Ĵurnalistino Bach alarmigas la registaron, la afero fariĝas publike konata. Tribunalo estas kunvokata, sed pluraj atestantoj mistere mortas aŭ fuĝe malaperas antaŭ la proceso. Fine helpas unu el la iamaj estraranoj de PROLIFE, fuĝinta al Brazilo. Li akirigas al la ĵurnalistino videofilmon, kiu pruvas, ke tiuj „afrikaj tendaroj“ ekzistas kun konsento, eĉ laŭ instigo de la germana registaro. Ĉar la ŝtato ne plu povis pagi la pensiojn, altaj reprezentantoj kunvenis kun la konzernoj por trovi solvon. Laŭ amendo de la pensia leĝo en 2027 ekzistas „novaj eblecoj“ por maljunuloj: ili povas fari kontraktojn kun flega konzerno, per kiu ili transskribas al la konzerno la rajton pri la restanta mono de sia pensio, dum la konzerno garantias al ili flegadon ĝis la morto. Rezulte la ŝtato ĝiras la restantan sumon de la pensio al la flega konzerno kaj liberiĝas de sia devo prizorgi la oldulon, dum la flega konzerno per tiu sumo garantias la prizorgadon de la oldulo. Post malkovro de tiu afero, la germana registaro nur povas komplete demisii.

Intenco de la filmo redakti

La filmo montras tre sinistran bildon pri Germanio en la jaro 2030, kie kelkaj olduloj vivas en granda lukso, dum la plimulto devas plulabori ĝismorte por vivteni sin kaj fuĝas en krimon por povi aĉeti bezonatajn medikamentojn. La filmo uzas erojn el realaj novaĵelsendoj por dokumenti la starpunktojn de realaj gvidaj politikistoj kiel Ulla Schmidt, Norbert Blüm, Angela Merkel, kiuj siatempe unuavice celis trankviligi la popolon kaj maleskaladi la debaton. Plej fama eldiro estas tiu de Norbert Blüm, iama ministro pri laboro kaj socia ordo: "La pensioj estas sekuraj", multfoje ripetata dum la 1980-aj kaj eĉ 1990-aj jaroj. Tiuj realaj eldiroj estas kontrastigitaj kun (fikciaj) novaĵeroj pri la malboniĝanta situacio.

La filmo volas klarigi, agiti kaj montri, kio atendas onin, se la frakcio de la maljunuloj konstante kreskas, dum tiu de la junuloj daŭre malkreskas.

La sveda aŭtoro Jan Moen (1933-1995) verkis fikcian romanon Ensam är svag (la germana titolo tre similas al la filmtitolo "Aufstand der Alten" kun parte similaj okazaĵoj.

Kritiko redakti

Bert Rürup, fakulo pri pensioj kaj konsilisto de la registaro de Gerhard Schröder kritikis la filmon, ĉar ĝi montras „malrealisman bildon pri la vivo en Germanio post dudek jaroj" kaj avertis ne uzi demografiajn faktojn por „debato pelita de timo“.

Wolf Schmidt en die tageszeitung laŭdas, ke la filmo ne denove prezentas tedajn statistikojn pri demografio, sed estas engaĝita filmo, kiu pentras la estonton per malhelegaj koloroj. Li tamen prijuĝas, ke la fikcia filmo estas interesa vigla dramo-filmo, sed kiel "dokumentario" ĝi donas tro da "alarmismo".

Premioj redakti

  • 2008: „Germana televid-premio“ - nomumo en la kategorio „Plej bona plurparta filmo“
  • 2008: „Ora Rozo de Lucerno“ - nomumo en la kategorio „Plej bona dramo“
  • 2009: „Eŭropa festivalo de la 4 ekranoj“, Parizo: „Arĝenta ekrano de fikcio“

Eksteraj ligiloj redakti