20518 Rendtel

asteroido de la asteroida zono

20518 Rendtel estas asteroido de la ekstera asteroida zono malkovrita la 12-an de septembro 1999 de la germana amatora astronomo André Knöfel elde la Publika Observatorio de Drebach (Saksio, Germanio).

20518 Rendtel
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 20518 Rendtel
Aliaj nomoj 1999 RC36; 1993 TT43
Malkovro
Malkovrinto André Knöfel
Dato de malkovro 12-a de septembro 1999
Loko de malkovro Drebach (Germanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
479,228 Gm (3,203 AU)
426,078 Gm (2,848 AU)
532,377 Gm (3,559 AU)
Discentreco 0,1109
Meza anomaliangulo 355,076°
Klinangulo 10,640°
Periodo 2094,226 tagoj (5,734 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,637 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
7,826°
Argum. de periapsido 322,970°
Terdistanco
- Minimuma

276,031 Gm (1,845 AU)
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,3
vdr

Pro granda duonakso de 3,20344065 astronomiaj unuoj (je la epoko de la 13-a de januaro 2016), ĝi orbitas je nur ĉ. 514 700 km trans la arbitra limo de 3,2 AU inter la meza kaj la ekstera asteroida zono.

Ĝi estis nomita en honoro de la germana astrofizikisto Jürgen Rendtel,[1] fakulo pri suna fiziko ĉe la Instituto Leibniz pri Astrofiziko en Potsdamo kaj bona amatora astronomo kiu organizis studan grupon por observantoj de meteoroj en Germanio[2] en 1975. Li estis prezidento de la Internacia Organizo pri Meteoroj ekde ties fondo en 1988.

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
Antaŭe:Listo de asteroidoj (20001 - 21000)Poste:
20517 Judycrystal20518 Rendtel(20519) 1999 RH36