92297 Monrad

asteroido

92297 Monrad estas malgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 10-an de marto 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo Catalina Sky Survey, plenumita elde la Stacio Catalina de la Observatorio Steward kaj elde la Observatorio de Monto Lemmon, proksime de Tucson (Arizono, Usono).

92297 Monrad
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 92297 Monrad
Aliaj nomoj 2000 EL156
Malkovro
Malkovrinto Catalina Sky Survey
Dato de malkovro 10-a de marto 2000
Loko de malkovro Tucson (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
478,505 Gm (3,199 AU)
387,815 Gm (2,592 AU)
569,196 Gm (3,805 AU)
Discentreco 0,1895
Meza anomaliangulo 256,450°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 18,625°
Periodo 2089,491 tagoj (5,721 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
357,802°
Argum. de periapsido 66,053°
Terdistanco
- Minimuma

249,174 Gm (1,666 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 16,152 ± 4,190 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,028 ± 0,017
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,7
vdr

Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 1:3 kun Marso. Kun granda duonakso de 3,19861 astronomiaj unuoj, kalkulita por la epoko de la 31-a de majo 2020, ĝi orbitas je nur 207 850 km cis la konvencia limo de 3,2 AU inter la meza kaj la ekstera asteroida zono.

Nomo redakti

Ĝi estas nomita en honoro de Ingrid "Twink" Monrad,[1] ĉasistino de meteorŝtonoj en Tucson (Arizono). Kun Jim Kriegh kaj John Blennert, ŝi estas unu el la kunmalkovrintoj de la kampo de meteorŝtonoj de Gold Basin.[2][3]

Vidu ankaŭ : redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (92001 – 93000)Poste:
(92296) 2000 EJ13992297 Monrad(92298) 2000 EE165