Aĥerono (greke Αχέρων) estas rivero fluanta tra regiono Epiro en nordokcidento de la Grekio.

Aĥerono
greke Αχέρων
rivero
La rivero Aĥerono apud vilaĝo Glyki
Lando Grekio
Regiono Epiro
Fonto
 - alteco 314 m
 - koordinatoj 39° 14′ 8″ N 20° 28′ 55″ O / 39.23556 °N, 20.48194 °O / 39.23556; 20.48194 (mapo)
Enfluejo
 - situo Ionia maro
Longo 58 km (36 mi)
Akvokolektejo 763 km² (76 300 ha)
Trafluo
 - mezproksima 23,5 /s
Vikimedia Komunejo: Acheron

Fluo de la rivero redakti

Rivero Aĥerono kaj lago nomata Aĥerousio, en kiun fluas la rivero Aĥerono, situas proksime de la urbo Parga sur la kontinento, kontraŭ la insularo Paxoi. Proksime de la rivero estas ruinoj de la templo Nekromanteiono.

 
Rivero Aĥerono

Historio redakti

En la antikva erao estis la vorto "aĥerono" interpretata "ho akhea reón", kio signifis "fluo de bedaŭro" kaj la homoj konsideris ĝin branĉo de la rivero Stikso trafluanta submondon. En antikva helena mitologio transveturigadis maljunulo Ĥarono animojn de mortintoj trans la rivero Stikso en la submondon. Plua branĉo de Aĥerono onidire elfluadis tersurfacen en Aĥerousia kabo (nun kabo Eregli en Turkio) kaj laŭ Apolonio el Rodiso ekvidis ĝin ĉi tie Argonaŭtoj. Grekoj, kiuj prisetlis Italion identigis la lagon Aĥerousion kun la lago Averno. Platono konsideris Aĥeronon la dua plej granda rivero en la mondo post Okeano. Li opiniis, ke Aĥerono fluas sub dezertoj en kontraŭa direkto ol Okeano. Laŭ pli malnova legendo Aĥerono estis filo de la dio Helioso kaj diino GajaDemetra. Pro tio, ke li refreŝigis Titanojn dum ilia batalo kun Zeŭso, Aĥerono estis punita kaj ŝanĝita en subteran riveron. Onidire li kaj nimfo OrfnoGorgipo estis gepatroj de Askalfo.

Okaze estas la vorto Aĥerono uzata kiel sinonimo por dio Hadeso. Publio Vergilio Marono mencias Aĥeronon kune kun ceteraj inferaj riveroj en priskribo de la submondo en sia "Eneado". En Infero de Dante kreas la rivero Aĥerono limon de la Infero.