Aŭklanda kreko

(Alidirektita el Aŭklanda anaso)

La Aŭklanda kreko (Anas aucklandica) estas specio de birdo el la grupo de plaŭdanasoj de la tipa genro Anas kiu estas endemia de la Aŭklandoj, sude de Novzelando. La specio iam troviĝis tra la tutaj Aŭklandoj, sed ĝi estas nune limigita al la insuloj kie mankas enmetitaj predantoj; nome insuloj Adams, Enderby, kaj Disappointment kaj kelkaj pli malgrandaj insuloj. Malnova informo pri "la sama nefluga anaso" de la nordorienta insulo, de la grupo de la insuloj Snares (Hector, 1896) plej verŝajne aludas al perdiĝinta.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭklanda kreko
Aŭklanda kreko antaŭe kaj Novzelanda kreko malantaŭe
Aŭklanda kreko antaŭe kaj Novzelanda kreko malantaŭe

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. aucklandica
Anas aucklandica
(G. R. Gray, 1844)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Anas aucklandica crop.JPG
Anas aucklandica

La Aŭklanda kreko estas pli malgranda ol la Novzelanda kreko de la ĉefaj insuloj de Novzelando, specio kun kiu ĝi estis iam konsiderata samspecifa. La plumaro estas tutbruna kun iom da verda nuanco ĉe la kolo kaj blanka rimarkinda okulringo. La ino estas iome pli malhela ol la masklo. La flugiloj estas tre malgrandaj kaj la specio estis, kiel la rilata Kampbela kreko, perdiĝinta la flugkapablon.

La Aŭklanda kreko estas ĉefe krepuskulo al noktulo, preferinte kaŝiĝi el predantoj (Novzelanda falko kaj Rabmevoj) dumtage. La specio loĝas en vario de habitatoj insulaj, inklude herbotufaj kampoj, altaherbaj arbustaroj kaj marbordaj akvoj. Ĝi estas karnovoraj pleje, kaj manĝas marajn senvertebrulojn, insektojn, amfipodojn kaj aliajn malgrandajn senvertebrulojn. La Aŭklanda kreko estas teritoriema kaj rare formas arojn.

Literaturo redakti

  • (2005) “Ducks, Geese and Swans of the World” 2, p. 579–581. 


Eksteraj ligiloj redakti