Abanto (Zaragoza)

municipo en Zaragozo

Abanto [aBANto] estas municipo de Hispanio, en la suda pinto de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Abanto
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50375
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 86  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 1° 42′ U (mapo)41.136912-1.698687Koordinatoj: 41° 8′ N, 1° 42′ U (mapo) [+]
Alto 922 m [+]
Areo 63,84395 km² (63 84. 395 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Abanto (Provinco Zaragozo)
Abanto (Provinco Zaragozo)
DEC
Abanto
Abanto
Situo de Abanto
Abanto (Hispanio)
Abanto (Hispanio)
DEC
Abanto
Abanto
Situo de Abanto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abanto [+]
vdr

Geografio redakti

Abanto estas municipa teritorio en la suda pinto de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas sudokcidente de Monterde kaj okcidente de Cimballa. La municipa teritorio estas en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Ortiz, alfluanto de Piedra, kien enfluas ĉe la Akvorezervejo La Tranquera, kaj sude de la montaro Sierra de Pardos.

La loĝloko Abanto mem estas je 120 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 922 msm. Laŭ la rivervalo ĝi estas inter Monterde nordokcidente kaj Cubel sudoriente.

Historio redakti

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. Frua mencio dokumenta de Abanto registriĝis en 1131, kiel loko kie oni aplikis la foruon de Calatayud. Poste, ĝi estis citita komence de la 14-a jarcento kiel unu de la domaroj kiuj formis la Komunumon de Calatayud.

Fine de 1219, la abato de la Monaĥejo de Piedra, Jimeno, donis al la reĝo Jakobo la 1-a la lokon Villafeliche, kontraŭ Abanto kaj Monterde. Sama monarko, laŭ dokumento de 1303, de kiam jam reĝis Jakobo la 2-a, estis doninta al la Monaĥejo de Piedra la salejojn de Abanto kontraŭ la kastelo de Villafeliche.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Abanto kie oni malaltiĝis el 827 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 89 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (tritiko, legomoj, kanabo), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kaj salo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la moderna preĝejo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti