Abatejo Beauport situas sur komunumo Paimpol (en loko Kérity) en departemento Côtes-d'Armor, en regiono Bretonio en Francio.

Abatejo Notre-Dame de Beauport
abatejo
Loko
Ŝtato Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Municipo Paimpol
Koordinatoj 48° 46′ 04″ N 3° 01′ 10″ U / 48.76778 °N, 3.01944 °U / 48.76778; -3.01944 (mapo)
Bazaj informoj
Religio Romkatolika
Statuso ne plu sakrala sed vizitebla
Protekto Klasita Monumento Historia en 1862
Uzado abatejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Gotika
Konstruado 1202
Specifo
Ligiloj
Oficiala paĝaro Oficiala TTT-ejo
vdr

Historio redakti

Ĝi estis fondita en 1202 kun helpo de Alano la Unua de Avaugour, grafo de Pentievro kaj de Goelo. Li petis la komunumon de premonstratoj, regulaj kanonikoj instalitaj en Abatejo Sainte-Trinité de la Lucerne en diocezo de Avranches en Normandio. La ordeno de premonstratoj estis fondita en ĉ. 1120, de Norberto el Xanten, ĉefepiskopo de Magdeburgo. Unu jarcenton poste, ĝi posedis preskaŭ 600 domojn disajn de Irlando al Kipro kaj de Svedio ĝis Italio. Ĝenerala abato firme regis tion, kio estis multnacia kompanio, kies komisio difinita de ĝia kreinto, Norberto el Xanten, estis la servo de paroĥoj.

Por krei abatejon, necesis mono kaj loko por starigi monaĥejon. La grafo de Goelo akceptis en 1202 donaci al premonstratoj lokon sur roka bazo inter enfluejo de rivereto Correc venanta de Kerfot kaj marĉa areo, nomita « Le Pré aŭ oies » (esperante herbejo de anseroj). La grupo de premonstratoj estis ricevinta pluraj donacoj kaj opiniis ke temis pri « beau port » (esperante bona haveno), kie eblis labori. Per papa buleo de 1203 kiu konsentis al ili multajn privilegiojn, ili starigis konstruaĵojn. La kanonikoj zorgis pri la najbaraj paroĥoj kaj aparte pri tiu de Kérity. Tamen Romo atentis pri ilia laboro. En 1207, la papo skribis al la abato de Beauport por rememorigi al li ke oni parolis bretone en la regiono kaj ke tial necesis nomumi pastrojn nur tiujn, kiuj parolis tiun lingvon.

La abatejo tre prosperis aen la 13-a kaj 15-a jc poste fine de la 17-a jc, komence de la 18-a jc. Ĝi multe malprosperis post 1750 kaj fine estis rabita kaj detruita de revoluciuloj, poste fermita en 1790.

Louis Morand, instiganto de fiŝkaptado en Islando en Paimpol, aĉetis parton en 1797. La resto fariĝis posedaĵo de komunumo Kérity.

Sekve de agoj de Prosper Mérimée, kaj volo de grafo Poninski, la abatejo estis klasita kiel Monumento Historia (MH) per listo de historiaj monumentoj de 1862[1]. Tio finis la rabon, kiun ĝi suferis en la 19-a jc.

En 1992, la loko fariĝis posedaĵo de Marborda konservatorio. Gravaj restaŭroj estis faritaj kunlabore kun la departementa konsilio de Côtes-d'Armor kaj artaj metiistoj: David Puech, ŝtontajlisto, Julie Malegol, fabrikas ŝmiraĵojn el tero, kaj ŝia patro Gilles Malegol, ŝtontajlisto, kaj pentristo, polikromiisto kaj arta restaŭristo: Alain Plesse, kiu faris sesmonatan studon pri polikromio kaj freskoj (scienca farta kaj konserva studo) kaj ferornamisto Jean-Claude Motte. La abatejo Beauport fariĝis post kelkaj jaroj, unu el la ĉefaj turismaj lokoj en Bretonio.

Listo de la abatoj kaj prioroj redakti

Aliro redakti

Eblas aliri al la abatejo de la stacidomo de Paimpol aŭ de tiu de St Brieuc per linio 9 de reto Tibus[2].

Vizito redakti

De la preĝejo starigita en la 13-a jc, restas nur la fasado, la sentegmenta navo, la norda flanka navo kaj la maldekstra brako de transepto. La longa kanonikara ĉambro kun poligona absido, situanta oriente de klostro, el kiu restas kelkaj arkoj, estas bonega ekzemplo de angla-normanda gotika arto. En la nord-okcidenta angulo de la klostro estas la eleganta enirejo de vasta manĝejo, kiu grande malfermiĝas per duoncirklaj aperturoj al la maro kaj per pintarkoj al la klostro. Poste oni eniras en la malsupran korton, al kiu rigardas la konstruaĵo de la duko, vasta gastejo por la akcepto de pilgrimantoj, kaj la kelon sub la manĝejo. En tiu kelo, rimarkindaj estas la volboj kun eĝoj subtenataj de ok dikaj kolonoj el granito. La vizito finiĝas per pastroficejo en kiu monaĥoj ricevis imposton pri salo kaj grenoj, poste per la gastoĉambro kun du navoj, fariĝinta akceptejo kaj publikinformejo.

Fotoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Slipo n°PA00089362. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
  2. Horaroj de busoj de reto Tibus. Arkivita el la originalo je 2013-12-20. Alirita 2014-01-05.

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Meiffret L., 2006 : "Le domaine de l'abbaye de Beauport (Côtes-d'Armor) : exemple de gestion active d'un site classé" Sites et monuments (bulteno de "Société pour la protection des paysages et de l'esthétique de la France"), paĝoj: 29-31.

Eksteraj ligiloj redakti