Abbas Djoussouf

komora politikisto

Abbas Djoussouf (naskiĝis en 1942 — mortis la 13-an de junio 2010) estis komora politikisto. Li estis la ĉefministro de la Komoroj de la 22-a de novembro 1998 ĝis la 30-a de aprilo 1999. La politikisto en tiu pozicio anstataŭis la antaŭan ĉefministron Nourdine Bourhane. La ŝtata prezidanto Tadjidine Ben Said Massounde nomis la iaman opozician gvidanton al ĉi tiu ofico por trankviligi la secesisman movadon. Djoussouf perdis sian postenon pro la puĉo de Kolonelo Azali Assoumani la 30-an de aprilo 1999.

Abbas Djoussouf
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1942 (1942-03-22)
en Moroni
Morto 13-an de junio 2010 (2010-06-13) (68-jaraĝa)
en Portluiso
Ŝtataneco Komoroj vd
Alma mater École nationale des sciences géographiques vd
Partio Democratic Rally of the Comorian People • Movement for Democracy and Progress vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr