Komoroj
La Komoroj (arabe جزر القمر, formale la Unio de la Komoroj, komora nomo : Udzima wa Komori, france Union des Comores, arabe الاتحاد القمري) estas landinsulo en la Hinda Oceano oriente de Afriko, nordokcidente de Madagaskaro (Malagasio). Aliaj landoj proksimaj al la Komoroj estas Tanzanio en la nordokcidento kaj Sejŝeloj en la nordoriento. La ĉefurbo estas Moronio en Granda Komoro.
La nomo devenas de la araba جزر القمر (Djazair al Kamar) kiu signifas "Luno-Insulo". La Komoroj estas de vulkana origino. La valuto estas la komora franko (FC), kurzo: 1 eŭro egalis al ĉirkaŭ 500 FC (komenco de 2020).
Geografio
redaktiLa komora insularo konsistas el kvar insuloj (plus iuj aliaj tre malgrandaj insuloj):
- Granda Komoro (komora nomo: Ngazidja; araba nomo: Andjazîdja aŭ Anjazījah),
- Moheli (komora nomo: Mwali, araba nomo: Moûhîlî aŭ Mūhīlī) kaj
- Anjuano (komora nomo: Ndzuwani, araba nomo: Andjouân aŭ Anjwān) . Al ĝi apartenas tri el la kvar insuloj de la insularo: Granda Komoro, Anjuano kaj Mohéli.
- Majoto estas la kvara insulo kaj apartenas al Francio kaj estas franca transmara departemento.
Urboj
redaktiLa plej grandaj urboj laŭ nombro de loĝantoj estas:
Historio
redaktiLa historio de la lando estis markita de pluraj puĉoj kaj secesiaj klopodoj ekde la sendependeco de Francio en 1975. De 1975 ĝis 2008 estis entute 20 diversaj armitaj puĉoj kaj secesiaj klopodoj en Komoroj[1].
Administra strukturo
redaktiLa Komoroj formas federacian respublikon kun tri subŝtatoj: la aŭtonomiaj insuloj (fr: île autonome); administre dividita en guberniojn. La plej malalta regnivelo estas la komunumo (fr: commune).
Loĝantaro
redaktiLa loĝantaro konsistas por 97% el komorianoj kaj por 1,5% el makuanoj (Makua). La CIA World Factbook taksis, ke 60% de la loĝantaro vivis sub la sojlo de malriĉeco (en 2002)[2].
Lingvoj
redaktiVidu Listo de lingvoj en Komoroj por la ĉefa artikolo pri ĉi tiu temo.
La lando havas tri oficialajn lingvojn: la komoran, la araban kaj la francan.
Sep malsamaj vivantaj lingvoj estas parolataj en Komoroj; kvar el ili estas variantoj de komoriaj kaj niĝerkongaj lingvoj tre similaj al la svahila. La nombro de parolantoj de (norma) araba estas sufiĉe malfacile difinebla, sed ĝi ne superas la nombron de parolantoj de Ndzwani Comorian, kiu estas la ĉefa lingvo de la lando kun 260.000 parolantoj. La franca havas nur 1700 denaskajn parolantojn sed estas la lingvo de la administracioj.
Esperanto
redaktiKomora Esperanto-Asocio estas landa asocio.
Religio
redaktiIslamo (sunaismo) estas la ŝtata religio de Komoroj. Ĉirkaŭ 98% de la loĝantaro aliĝas al ĉi tiu religio, la aliaj 2% apartenas al ŝijaismo kaj kristanismo.
Naturmedio
redaktiLa faŭno kaj flaŭro de la Komoroj rilatas al tiuj de Madagaskaro, sed pro ties relativa izoleco ili posedas iujn specifajn karakterizaĵojn. Krome estas ankoraŭ kelkaj specioj, kiuj fariĝis maloftaj aŭ tre maloftaj, kiel la dugongo. Sekve, la lokaj aŭtoritatoj klopodis krei protektitajn areojn: la Parc marin de Saziley estis kreita en 1991, dum la parc marin de Mohéli estis kreita en 1999 kunlabore kun vilaĝaj asocioj.
Biogeografie la insuloj situas en la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj konstituas unu solan ekoregionon, nomatan la "komoraj arbaroj".
La Komora olivkolombo (Columba pollenii) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta en Komoroj kaj Majoto. Ĝi estas jam rara pro habitatoperdo.
Enlanda politiko
redaktiOkazas malofte ke ĵurnalistoj estas arestitaj, sed temoj kiaj korupto kaj kritiko de la armeo estas malpermesataj[3].
Ekstera politiko
redaktiLa Komoroj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Komoroj estas membro de la Afrika Unio, la Frankofonio, la Organizaĵo de Islama Kunlaboro, la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kaj la Komunumo de la Sahelo-Saharaj Ŝtatoj (CEN-SAD).
Referencoj
redakti- ↑ (en) Anti-French protests in Comoros, BBC News, la 27.-an de marto 2008.
- ↑ (en) CIA World Factbook: Population below poverty line Arkivigite je 2015-11-30 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ (de) Komoren, Reporter ohne Grenzen e.V., la 16-an de januaro 2018.