Abdul Rahim Sarban

afgana kantisto

Abdul-Rahim Sārbān (perse عبدالرحیم ساربان), konata simple kiel Sarban, estis afgana kantisto (1930 – 2a de Aprilo, 1993)

Abdul Rahim Sarban
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1930 (1930-01-01)
en Kabulo
Morto 2-an de aprilo 1993 (1993-04-02) (63-jaraĝa)
en Pakistano
Lingvoj persa
Ŝtataneco Afganio
Okupo
Okupo komponistokantisto
vdr

Maskiĝinta en Kabulo, Afganio, estas konata pro sia unika voĉo kaj muzika stilo kiun neniu alia kantisto de Afganio kapablis imiti. La kantoj de Sarban ne havas rivalon por sia elekto de poezio, origine de kompona kaj afekta orkestrado. Konata kiel Frank Sinatra el Afganio, li estis la unua afgana artisto kiu rompiĝis el la ĉefaj muzikaj formoj en Afganio tiamaj, nome la hindia inspirita el pura klasika tradicio (ekzempole de Ustad Sarahang, Ustad Rahim Baĥŝ kaj aliaj), kaj la 'mohali' (regiona kaj popola) muzikaj tradicioj ekzemple de Paŝtoa muziko, logari, kataĥani, karsak ktp. En partnereco kun la legenda komponitso Salim Sarmast, la muziko de Sarban ege aligis elementojn, ritmojn kaj orkestraĵojn de okcidentaj muzikaj tradicioj de ĵazo kaj de "Belle Chanson." Liaj kantoj Ahesta Bero, Ĥorŝide Man, Aj Sarban, Dar Damane Sahra, Bija ke Borem ba Mazar, Moŝke Taza Mebarad kaj multaj aliaj gamas inter la plej altaj en la afgana muzika repertorio kaj estas admirita pro sia profundo, rafineco, kaj beleco. Fama en Afganio, Sarban estas agnoskita ankaŭ en aliaj persa-parolantaj landoj kiaj Irano kaj Taĝikio, kie li koncertis pinte de sia kariero. Li kantis kaj en paŝtoa kaj en daria. Li foriris el Afganio dum la landaj malfacilaĵoj, li loĝis en Pakistano kie li mortiĝis malriĉa. Dekdu jarojn post lia morto, liaj restaĵoj estis portitaj reen al Afganio por reentombigo.[1]

Referencoj redakti