Abha, arabe أبها estas universitata urbego kaj ĉefurbo de Regiono Asiro en Sauda Arabio.

Abha
urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 236 157  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 18° 13′ N, 42° 30′ O (mapo)18.21666666666742.5Koordinatoj: 18° 13′ N, 42° 30′ O (mapo) [+]
Alto 2 400 m [+]
Horzono Orient-Afrika Horzono [+]
Abha (Sauda Arabio)
Abha (Sauda Arabio)
DEC
Abha
Abha
Situo de Abha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abha [+]
vdr
Universitato de Abha
Mapo pri Sauda Arabio, kie la ruĝa punkto estas Abha
Panoramo en Abha

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Abha situas en sudokcidenta parto de la lando sur altebenaĵo. Ĥamis Muŝajt troviĝas 27, Ruĝa Maro 80, Rijado 839 km [2].

Historio redakti

 
Vojo en Abha

Abha estis provinca aŭ familia ĉefurbo jam dum la Otomana regno. En 1920 la plena provinco aliĝis al la sendependa Sauda Arabio helpe de islama puritana grupo. La nuna universitato estis establita en 1999, sed kunfandanta el iamaj 2 universitatoj.

Trafiko redakti

Apud Abha regiona flughaveno funkcias ekde 1977 kun enlandaj kaj eksterlandaj flugoj. En la urbego granda busstacidomo funkcias. 4 ĉefvojoj kuras el Abha, unu el la vojoj kuras al Ĝido (aŭ marbordo) ekde 1979. En la urbego funikularo funkcias.

Klimato redakti

 
Panoramo en Abha
 
Stacio pri funikularo en Abha

La milda klimato de Abha (pro la alteco) igas ĝin populara turistloko por saudaraboj. En la jaro pluvas 218 mm, en ĉiuj monatoj iomete pluvetas. En Abha malofte mezuras temperaturojn pli altajn, ol 35 °C dum de la jaro. En 1983 la temperaturo escepte estis −2 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti