Acanthosicyos horridus

Acanthosicyos horridusNara (laŭ loka lingvo) estas plantospecio el familio de kukurbacoj (Cucurbitaceae). Ĝi apartenas al genro Acanthosicyos nure kun alia specio Acanthosicyos naudinianus, kiuj kreskas de Angolo ĝis la Kaba Provinco en dezerto Namibo.

Nara sur duno en Sossusvlei
Fruktoj kaj branĉoj proksime

Kreskejo redakti

Nara estas endema planto en Namibio kaj kreskas en strio de 40 ĝis 60 km ĉe la 1000 km longa marbordo, de Oranĝo (rivero) en la sudo ĝis rivero Kunene en la nordo. Ene de tiu areo, ĝi kreskas ĉe bordoj de la provizoraj riveroj kaj sur dunoj, kie ties radikoj povas atingi la grundakvon. Oni kalkulas ties ekzemplerojn je kelkaj centoj ĝis miloj, dum la nombro kaj la grando de fruktoj en la lastaj jaroj malkreskis. Nara estas la plej ofta planto en la Namibo. Surbaze de fosilioj, oni supozas, ke tiu specio ekzistas de 40 milionoj da jaroj.

Priskribo redakti

Nara estas senfolia arbusto, kun kreskoalto de 0,5 ĝis 1 m. Ĝia sovaĝa densejo el branĉoj povas kovri areon de ĝis 1500 m² kaj ĝi povas aĝi super 100 jarojn. Tiu ĉi arbustaro kolektas sablon kaj formas tiel altan dunon, kie plimulto de la planto estas kaŝita en la sablo kaj kie ilia ĝis 30 cm dikaj kaj ĝis 40 m longaj radikoj penetras ĝis al la grundakvo. Ĝin kovras para, 2 ĝis 3 cm longaj dornoj. La fotosintezo okazas en ties branĉoj, floroj kaj dornoj.

Nara estas unuseksa planto (dioika), do estas viraj kaj inaj plantoj. La helflavaj aŭ verdetaj floroj havas diametron de proksimume 3 cm kaj staras individue. La inaj floroj estas rekoneblaj je ties subestarantaj ovolujoj, sube la subfloraĵoj.

Ĝi unue evoluigas verdajn, poste oranĝ-flavajn, melon-formajn, dornoprotektitajn fruktojn. La forte akvoretenaj fruktoj atingas la grandecon de strutoovoj (diametro de ĉirkaŭ 15 cm) kun pezo de proksimume 1 kg, ili enhavas ĉirkaŭ 250 semojn. La kremo-koloritaj semoj gustumas nukse kaj estas riĉaj je plantoleo (proksimume 55%) kaj proteinoj (ĉirkaŭ 30%).

La frukto estas manĝita de multaj bestoj de la Namibo, inkluzive ĝirafo, oriks-antilopo, rinocero, ŝakalo, hieno kaj diversaj skaraboj. Ĉefe elefantoj kaj ankaŭ histrikoj kontribuas al semo-disvastigo, ĉar ili ekskrementi multajn semojn nedigestite. Malgrandaj ronĝuloj kun alta energi-bezono kiel la nana grenmuso aliflanke detruas ĉefe la nutrajn semojn kaj estas malfavoraj por la planto

Utilado redakti

Ambaŭ la fruktoj kaj la semoj estas taŭgaj (konservitaj per sekigo) por homa konsumado, la planto ankaŭ estas uzata en Namibio kiel medicino por stomaka doloro, por akcelo de vundo-saniĝo kaj kiel natura sunprotektaĵo.