Adolf Havas (venerologo)

Adolf Havas [havaŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Havas Adolf estis hungara haŭtkuracisto, venerologo, altlerneja instruisto. Lia familia nomo estis Hamburger ĝis 1881.

Adolf Havas (venerologo)
Adolf Havas (venerologo)
Adolf Havas (venerologo)
Persona informo
Naskonomo Hamburger Adolf
Naskiĝo 14-an de februaro 1854 (1854-02-14)
en Szentgál
Morto 5-an de decembro 1917 (1917-12-05) (63-jaraĝa)
en Belváros-Lipótváros
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • dermatologo • venereologist • universitata instruisto
vdr

Adolf Havas[1] naskiĝis la  14-an de februaro 1854(nun 1854-02-14) en Szentgál, li mortis la 5-an de decembro 1917 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Adolf Havas devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1874, poste li studis en Universitato de Vieno, sed li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1880. En la sekva jaro li estis asistanto en la universitato, poste li studvojaĝis helpe de stipendio al Parizo, kie li okupiĝis pri dermatologiaj ekzamenoj. En 1883 li fondis branĉon en kliniko pri dermatologio kaj venerologio, kiun li gvidis en rango ĉefkuracisto ĝis 1898. Pli poste li laboris en ĉefurbaj hospitaloj ĝis sia morto. Lia habilitiĝo okazis en 1884, li estis altigita titulara profesoro en 1902. Li edziĝis en 1886, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1887 kaj 1889.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szőrtelenítés Röntgen-sugarakkal (1898)
  • A dermatitis exfoliativa universalisról (1899)
  • A Quincke-féle megbetegedés (1906)
  • A syphilitikus megbetegedés mely időszakában kezdessék meg az általános gyógykezelés? (1908)
  • Előzetes jelentés az Ehrlich-féle gyógyszerrel elért gyógyeredményekről (1910)

Fontoj redakti

Referencoj redakti