Adolf Macho
Adolf MACHO (maĥo), aŭstro-germano, instruisto de burĝlernejo kaj direktoro de faka lernejo. Naskiĝis en la 20-a de aŭgusto 1856 en Topkowitz (iam en Ĉeĥoslovakio) mortis en la 26-a de decembro 1932 en Wien. Esperantisto de 1906. Fondis en 1908 la duan Esperanto-Socio en Wien la „Fideleco“, kies prezidanto li estis ĝis la morto. Oficiale rekonata estis lia penado per tio, ke la aŭstria ministerio por instruaferoj eknomis lin membro de la ŝtata ekzamenkomisiono por Esperanto. Multaj kursoj, ankaŭ por lernejanoj. Dum kelka tempo prezidanto de Instruista Esperanto-Socio. Tradukoj de multaj germanaj poeziaĵoj (precipe en manuskripto)
Adolf Macho | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1856 |
Morto | 26-an de decembro 1932 (76-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |