Aeroexpress
Aeroexpress ("Aeroekspreso", ruse ООО "Аэроэкспресс") estas la funkciigisto de flughavenaj fervojaj interligservoj en Rusio. Ĝi estis fondita en 2005 kaj estas posedata de Rusiaj Fervojoj (50%), TransGroup AS (25%), Iskander Maĥmudov (17,5 %), kaj Andrej Bokarev (7,5 %). Ĝis 2012, la firmao nur disponigis la fervojajn transportservojn inter Moskvaj fervojterminaloj kaj Moskvaj flughavenoj (Ŝeremetjevo, Domodedovo, kaj Vnukovo). La firmao antaŭe ankaŭ disponigis la fervojligservojn al Kazano, Soĉi, kaj Vladivostoko.
Aeroexpress Аэроэкспресс | |
---|---|
train operating company • flughavena-urba fervojo • transporta reto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Moskvo, Rusio |
Transportsistema speco | Trajno, buso |
Komenco de trafiko | 2005 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 520 mm |
Transportisto | Rusiaj Fervojoj |
Mapo | |
Itineroj en Moskvo | |
En 2012, Aeroexpress transportis 17,4 milionojn da pasaĝeroj.