Belorusia stacidomo (Moskvo)

Belorusia stacidomo (Belorusskij vokzal, ruse Белорусский вокзал) estas unu el naŭ ĉefaj pasaĝeraj fervojaj stacidomoj de Moskvo, fervoja stacio "Moskva-Passaĵirskaja-Smolenskaja" de Moskva fervojo.

Belorusia stacidomo
Originala nomo Белорусский вокзал
stacidomo • kapostacio • stacio sur tera surfaco • rekonilo
Situo
Lando Rusio Rusio
Geografia situo 55° 46′ 35″ N, 37° 34′ 52″ O (mapo)55.77639837.581115Koordinatoj: 55° 46′ 35″ N, 37° 34′ 52″ O (mapo)
Belorusia stacidomo (Moskvaj centraj diametroj)
Belorusia stacidomo (Moskvaj centraj diametroj)
DEC
Belorusia stacidomo
Belorusia stacidomo
Belorusia stacidomo
Situo de Belorusia stacidomo
Map
Belorusia stacidomo
Ecoj
Vendo de vojaĝbiletoj jes
Trakoj 11
Kajoj 7
Historio
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Rusiaj Fervojoj
Kodo ESR 198230
Kodo Ekspress-3 2000006
Ligita transporto Metroo:

020 Belorusskaja
050 Belorusskaja
Aŭtobusoj:12, 116
Trolebusoj: 1, 12, 18, 54

En TTT Belorusia stacidomo ĉe "ESR"
Belorusia stacidomo ĉe "Ekspress"
vdr

Ĝi situas ĉe la placo Tverskaja Zastava (adreso:placo Tverskaja Zastava, domo 7).

De la stacio forveturadas trajnoj laŭ okcidenta direkto, interalie al Belorusio, Pollando kaj Kaliningrada provinco.

Historio redakti

Konstruado de la fervojo inter Moskvo kaj Smolensk komenciĝis en 1860-aj jaroj. En fino de aprilo 1869 oni komencis konstrui la stacidomon. Solena malfermo de Moskva-Smolenska fervojo okazis la 19-an de septembro 1870. La nova stacidomo estis nomita Smolenska (Smolenskij). En novembro de 1871, post finkonstruado de la fervojo ĝis Bresto, ĝi akiris nomon "Brestskij" (Bresta). Ekde 1907 pasis rekonstruo de la stacidomo.

La 4-an de majo 1912 la fervojo estis alinomigita al Aleksandrova, la stacidomo ekestis "Aleksandrova" (Aleksandrovskij). En aŭgusto de 1922 du fervojoj estis kunigitaj al Moskva-Belorusia-Baltia fervojo kaj ekde tie oni nomis la stacidomon "Belorusia-Baltia" (Belorussko-Baltijskij). En majo de 1936 post laŭvica rekonstruo la stacidomo akiris sian nuntempan nomon.

Arkitekturo kaj teknikaj detaloj redakti

La stacidomo havas 7 kajojn kaj 11 pasaĝerajn trakojn (Skemo de la stacidomo).

Trajnoj redakti

De la stacio ekzistas regula trafiko (long-distancaj itineroj) ĝis la jenaj lokoj:

Lando Loko Trajnoj
  Rusio Smolensk 33-34 "Smolensk", 111-112
  Rusio Kaliningrado 29-30 "Jantarj", 147-148
  Rusio Ribinsko 601-602 "Ribinsk"
  Belorusio Minsko 1-2 "Belarusj", 11-12, 25-26 "Svisloĉ"
  Belorusio Bresto 3-4 "Minsk", 7-8 "Slavjanskij Ekspres", 27-28 "Brest", 75-76, 131-132, 195-196
  Belorusio Polack 39-40 "Dvina"
  Belorusio Gomel 55-56 "Soĵ"
  Belorusio Grodno 77-78 "Neman"
  Litovio Vilno 5-6 "Lietuva"
  Pollando Varsovio 9-10 "Polonez"
  Ĉeĥio Prago 21-22
  Francio Parizo 23-24
  Francio Nico 17-18

Trapasantaj itineroj:

Komenco (fino) Fino (komenco) Trajnoj
  Novosibirsko   Minsko 63-64
  Novosibirsko   Bresto 103-104, 113-114
  Arĥangelsko   Minsko 133-134

Apudurbaj elektrotrajnoj redakti

 
Kajoj kaj elektrotrajnoj (maldekstre - Aeroexpress)

Per rektaj itineroj de apudurbaj elektrotrajnoj atingeblas urboj Odincovo, Moĵajsk, Vjazjma kaj aliaj.

Ekzistas rapidtrajnoj "Aeroexpress" ĝis la flughaveno "Ŝeremetjevo".

En kulturo redakti

  • "Belorusskij Vokzal" ("Belorusia stacidomo", ruse "Белорусский вокзал") estas sovetia filmo pri la Dua mondmilito.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti