Malfermi la ĉefan menuon

Internacia Flughaveno Vladivostoko

internacia flughaveno ĉe Vladivostoko, Rusio

Internacia Flughaveno Vladivostoko (ruse Международный аэропорт "Владивосток" Meĵdunarodnij aeroport Vladivostok) (IATA-kodo: VVO, ICAO-kodo: UHWW) estas internacia flughaveno situanta apud Artjom, Ĉemara regiono, Rusio, je proksimume unu horo da veturado (44 kilometroj) norde de la centro de la urbo Vladivostok. Ĝi antaŭe estis konata kiel Flughaveno Kneviĉi, nomita laŭ la vilaĝo Kneviĉi.

Internacia Flughaveno Vladivostoko
NewUHWWterminal.jpg
IATA: VVO ICAO: UHWW
Resuma informo
Lando Rusio
Regiono Ĉemara regiono
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Vladivostok Avia
Apuda urbo Artjom
Alteco 14 m
Geografia situo 43° 23′ 57″ N, 132° 9′ 5″ O (mapo)43.399166666667132.15138888889Koordinatoj: 43° 23′ 57″ N, 132° 9′ 5″ O (mapo)
Situo de Internacia Flughaveno Vladivostoko
Kurej-angulo 06/24 - 07R/25L - 07L/25R - 16/34
Kurej-longo 973 - 3 500 - 3 500 - 602
Retejo vvo.aero
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

La Flughaveno Vladivostoko estis konstruita en 1931 proksime de la urbo Artjom. Komercaj flugoj komenciĝis en la somero de 1932. En la jardeko post la Dua mondmilito, la aviadiloj Po-2 kaj W-2 estis vaste uzataj en aero-ĥemiaj laboroj kaj marborda esplorado por fiŝoj al la servo de geologoj kaj arbaraj patroloj. Pasaĝeraj flugoj sur la itinero de Moskvo-Vladivostok komenciĝis en 1948 per Iljuŝin Il-12.

De 1959 ĝis 1964, komplekso de grundaj instalaĵoj estis konstruita por ebligi regulajn flugojn kun pli grandaj aviadiloj.

Kompanioj kaj flugojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vladivostok International Airport en la angla Vikipedio.