Bas-Intyamon

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Afflon)

Bas-Intyamon estas urbo kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1165 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. Ĝia ĉefloko estas Enney.

Bas-Intyamon
Blazono de Bas-Intyamon
Blazono de Bas-Intyamon
Blazono de Bas-Intyamon
Bas-Intyamon
Bas-Intyamon
Bas-Intyamon
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 33′ 58″ N 7° 5′ 1″ O / 46.56611 °N, 7.08361 °O / 46.56611; 7.08361 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 58″ N 7° 5′ 1″ O / 46.56611 °N, 7.08361 °O / 46.56611; 7.08361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1165
Areo 33,31 km²
Alteco 720 m super marnivelo
Poŝtkodo 1667 Enney
1665 Estavannens
1666 Villars-sous-Mont
Komunumkodo 2162
Mapo de Bas-Intyamon
Mapo de Bas-Intyamon
Mapo de Bas-Intyamon
vdr

Geografio redakti

La komunumo Bas-Intyamon situas en la Friburgaj Antaŭalpoj ĉe la bordo de la supra fluo de la rivero Sarino. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Enney, Estavannens kaj Villars-sous-Mont, la setlejoj La Chenau kaj Afflon kaj multnombraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 33,31 km², de kiuj 39,8% estas kovritaj de arbaro, 48,7% servas por agrikulturo kaj 2,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bas-Intyamon limas en nordo al Grejerco, en oriento al Charmey, en sudo al Grandvillard, kaj en okcidento al Haut-Intyamon.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 190 de Bulle al Château d'Oex. La plej priksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 12 kilometrojn sude de la komunumo apud Bulle. Per tri stacidomoj ĉe la trajnlinio de Bulle al Montbovon kaj la buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburgo de Bulle al Grandvillard la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo Bas-Intyamon estis fondita la 1-an de januaro 2004 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Enney, Estavannens kaj Villars-sous-Mont. La unua dokumenta mencio de Enney datiĝas el la jaro 1224 kiel Eiz.[3] Estavannes estis menciita la unua fojon en la jaro 1231 kiel Extavanens[4], kaj Villars-sous-Mont en la jaro 1254 kiel Villard-Symon[5]. La tri vilaĝoj dum mezepoko apartenis al la Grafolando Grejerco, kiu post bankrotiĝo de la grafoj en la jaro 1555 estis akirita de la urbo Friburgo kaj fariĝis ties voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 distrikto.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti