Afrika gipo

(Alidirektita el Afrika vulturo)

La Afrika gipo, Afrika vulturoBlankadorsa vulturo (Gyps africanus) estas granda taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel milvoj, agloj, cirkuoj kaj akcipitroj, el kiuj gipoj estas sufiĉe malsimilaj, sed ne tiom disde aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj. Ĝi estas proksime rilata al la eŭropa Gipo, G. fulvus. Foje ĝi estis nomata Afrika blankadorsa vulturo por distingi ĝin el la Orienta blankadorsa vulturo — nune kutime nomata Bengala gipo – al kiu ĝi estis iam rilatigata proksime.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika gipo
Afrika gipo, maturulo
Afrika gipo, maturulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Gyps
Specio: G. africanus
Gyps africanus
(Salvadori, 1865)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Dekkvin en arbo en Nacia Parko Serengeti, Tanzanio
 
Grupo sur kadavro.

La Afrika gipo estas tipa vulturo, kun nur lanugaj plumetoj sur kapo kaj kolo, tre larĝaj flugiloj kaj mallongaj vostoplumoj. Ĝi havas blankecan kolumon. La blankeca dorso de plenkreskulo kontrastas kun la resta malhela plumaro. Junuloj estas tre malhelaj. Tiu estas mezgranda vulturo; ties korpomaso (pezo) estas 4.2 al 7.2 kg kaj ĝi estas 78 al 98 cm longa kaj havas enverguron de 1.96 al 2.25 m.[1][2][3]

La beko estas krom hokoforma, kiel ĉe ĉiuj vulturoj, tre larĝa ĉebaze kaj fortika. La vizaĝo estas malhelbruna iom kontrasta kun la blankaj krono kaj nuko. La kolo aspektas longega kaj adaptata al eniro en kadavraĵoj por depreni vianderojn. Sub la blankecaj kolumo kaj supra brusto la subaj partoj estas helbrunaj, dum la flugiloj aspektas multe pli malhelbrunaj. Interno de femuroj estas blankecaj.

 
Blankadorsa vulturo, Gyps africanus
 
Ovo de Gyps africanus

Kutimoj redakti

Kiel ĉe aliaj vulturoj, ankaŭ tiu ĉi estas kadavromanĝanto, kiu manĝas precipe el kadavraĵoj de mortintaj animaloj, kiujn ili trovas per ŝvebado super malfermaj areoj (savano). Ili manĝas ankaŭ rubaĵojn el homaj setlejoj. Tiuj birdoj ofte moviĝas laŭ aroj.

Ili reproduktiĝas en arboj en savano de okcidenta kaj orienta Afriko. La ino demetas unu ovon. La populacio estas recipe de loĝantaj birdoj.

Ĉar ĝi estas pli rara ol antaŭsupozate, ties konservostatuso estis reklasata el Malplej Zorgiga al Preskaŭ Minacata en la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[4]

Notoj redakti

  1. White-backed vulture videos, photos and facts - Gyps africanus. ARKive. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2011-05-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2011-11-06.
  2. Raptors of the World de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3
  3. African White-backed Vulture. Oiseaux-birds. Alirita 2011-10-11.
  4. See BirdLife International (2007a. b).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti