Mírzá Ahmad Khán Yazdání Kasrawí (naskiĝis la 24-an de aprilo 1891 en Teherano, mortis la 5-an de julio 1977) estis persa bahaano, kiu plenumis servojn por 'Abdu'l-Bahá kaj Shoghi Effendi, membris en la Bahaa Nacia Spirita Asembleo de Irano, kaj verkis literaturon pri la Bahaa Kredo en la persa.

Ahmad Yazdání
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1891 (1891-04-24)
en Teherano
Morto 5-an de julio 1977 (1977-07-05) (86-jaraĝa)
Lingvoj persaEsperanto
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Biografio redakti

Ahmad Yazdání naskiĝis en islama familio en Teherano. Lia patro estis Mírzá Hasan Khán Mu‘ín-Díván. Lia patrino nomiĝis Fátimih.

Ahmad Yazdání estis enkondukita al la Bahaa Kredo fare de pedelo en Nishapur kaj eksciis pli pri la religio de Ibn-i-Abhar kaj Akhavan al-Safa. Li ekmembriĝis en la Kredo kiam li estis dudek du post ok monatoj de studado. Li estis elektita al la Loka Spirita Asembleo de Teherano dum ĝiaj fruaj jaroj. Kiam li estis dudek tri, li edziĝis al Miftahu'l-Malakut Miftah, kiu devenis de aristokrata islama familio, kaj ankaŭ ŝi poste fariĝis bahaano. Ili havis tri filinojn kaj du filojn.

En 1922 Ahmad Yazdání estis nomumita redaktoro de la Bahaaj Novaĵoj de Irano, kiu poste fariĝis gazeto titolita Akhbár-i-Amrí, kaj li servis en la posteno ĝis 1934, ofte kontribuante proprajn artikolojn. En 1934 li estis elektita al la unua Nacia Spirita Asembleo de Irano.

Ahmad Yazdání laboris kiel registara oficisto en Irano. Li estis arestita iomatempe pro falsaj akuzoj pro sia religio, sed estis pruvita senkulpa. Li retiriĝis de registara laboro en 1949 kaj komencis vojaĝi tra Irano por helpi la Bahaan Kredon instruante ĝin, aranĝante klasojn por junuloj kaj infanoj, kaj prelegante. Li ankaŭ instruis Esperanton dum ĉi tiu tempo. En 1950 li estis invitita viziti Baraton kaj Pakistanon fare de la Regiona Spirita Asembleo de tiuj landoj. Li faris ok-monatan instruan turneon de la landoj, parolante ĉe multaj altlernejoj kaj edukaj institucioj. Post sia reveno al Irano li laŭ peto de Ŝoghi Effendi vizitis Kuvajton, Barejnon, Kataron, Dubajon, Irakon kaj Heĝazon por viziti bahaajn pionirojn.

Ahmad Yazdání vizitis Turkion en 1952 laŭ peto de Ŝoghi Effendi kaj establis klasojn de studado de la Bahaa Kredo kaj helpis tri komunumojn formi lokan Spiritan Asembleon. Li estis intervjuita de pluraj raportistoj kaj mem verkis artikolojn por iuj gazetoj estante en Turkio. Laŭ peto de Ŝoghi Effendi li post sia vizito de Turkio pioniris por la Kredo al Afganio dum mallonga tempo.

Centra Organizo por Daŭra Paco kaj unua diskonigo de la Bahaa Kredo en Nederlando redakti

En 1915 Ahmad kaj du aliaj bahaaj junuloj verkis artikolon pri la principoj de la Bahaa Kredo en la franca kaj submetis ĝin al la Centra Organizo por Daŭra Paco, kiu tiutempe estis formita en Hago, Nederlando, kune kun la konsilo starigi kontakton kun 'Abdu'l-Bahá. Responde la Organizo sendis leteron por 'Abdu'l-Bahá al Ahmad Yazdání, tamen ĝi ne povis esti liverita ĝis post la fino de la Unua Mondmilito. En 1919 'Abdu'l-Bahá vokis Ahmad Yazdání al Ĥajfo, siatempe Palestino nun Israelo, kie li loĝis, kaj lin sendis kune kun Ibn-i-Asdaq al Hago por persone transdoni mesaĝon al la Centra Organizo.

La 27an de Majo 1920 la t.n. pac-epistolo de 'Abdu'l-Bahá estas transdonita de ili al la Ekzekutiva Komitato de la Centra Organizo. Por la du delegitoj de 'Abdu'l-Bahá la renkontiĝo estas iom seniluziiga, ĉar ili ekscias, ke la Centra Organizo dissolviĝis kaj ke la tria internacia pac-konferenco ne okazos, ĉar nun establiĝis la Ligo de Nacioj en Ĝenevo, Svislando. La Organizo tamen verkis respondon al 'Abdu'l-Bahá, kiu pretis meze de Junio 1920. Ĝi estis transdonita al la du delegitoj kaj Yazdání ĝin tradukis kaj sendis al 'Abdu'l-Bahá.

Plenuminte sian ĉefan taskon, nome transdoni la epistolon, Yazdání kaj Ibn-i-Asdaq nun koncentriĝis je diskonigi la Bahaan Kredon en Nederlando. Ĉar Yazdání parolas ankaŭ Esperanton, li estas konigata al la geedzoj Julia kaj Jan Isbrücker (tiutempe prezidanto de la E-societo "La estonto estas nia"), kiuj loĝas en Hago. Jan kaj Julia servos dum la sekvaj semajnoj kiel ĉefa tradukisto por Yazdání. Dum la Ekzekutiva Komitato de la Centra Organizo verkas respondon al 'Abdu'l-Bahá, Yazdání parolas en kelkaj E-renkontiĝoj en la hejmo de la geedzoj Isbrücker kaj en granda renkontiĝo de la Nederlanda Federacio de Laboristoj Esperantistoj. Krome aperas pluraj gazetartikoloj - eĉ unu kompleta artikolo de Yazdání kun la titolo "La sola vojo al paco" sur la unua paĝo de tutlanda gazeto. Yazdání pli poste memoros: "Ĉar ne estis aliaj bahaanoj en Nederlando escepte de s-ro Enzlin, kiu eksciis pli poste pri nia vojaĝo kaj invitis nin al Blaricum, fariĝis la renkontiĝoj kaj komunikado kun esperantistoj rimedo por instrui la Kozon de Dio."

Dum la sekvaj kvin semajnoj Yazdání kun la asisto de siaj E-tradukistoj prelegis pri la historio kaj la principoj de la Kredo en diversaj privataj kaj publikaj renkontiĝoj en Hago, Roterdamo, Haarlem, Laren, Amsterdamo kaj Zaandam. Kelkaj gazetoj, lokaj kaj naciaj, raportis pri "Bahaismo".

Laŭ invito de teozofoj Yazdání mardon la 22an de Junio 2020 vespere vizitis ilian novan centron en De Ruyterstrato en Hago por la unuan fojon publike prelegi pri "Bahaismo". La kunveno estis per reklamo anoncita en pluraj gazetoj. Esperantisto Jan Isbrücker tradukis la prelegon. Post la prelego haveblis informiloj pri la "Bahaa Movado", interalie en la nederlanda eldonita de la Teozofia Eldonkompanio, kiun gvidis la amsterdama teozofo Henri van Ginkel. La venontan tagon du naciaj gazetoj De Telegraaf kaj Het Vaderland, raportis pri la vespero. Legeblis en De Telegraaf:

 
 RELIGIA VIVO:- LA BAHAKÏSMO (BAHAÏSMO) Hago, la 22an de Junio. Hieraŭ vespere la persa sinjoro Jasdani prelegis pri la Bakaïsmo. La Bakaïsmo estas nova vojo al la vera paco, dirite en religia senco. Sinjoro Jasdani, kiu en Esperanto kaj laŭ instrukcio de maljuna altranga Perso restadas nialande por ekinterrilati kun la Organizo pri Daŭra Paco, diris i.a.: ... Ĉiuj religioj atendas savinton kiu donos la pacon al ni. Tia savinto venis en la mondon antaŭ 60 jaroj. Tiu estis Bakaula (Bahá'u'lláh). Laŭ la konvinko de la preleganto Bakaismo estas la vera religio kiu donos la pacon. ... La preleganto voĉlegis en la persa kelkajn liniojn de Bakaula, en speco de recitado, kiu multe similis al tiu de litanio. Post kiam tiuj linioj estis tradukitaj unue al la esperanta kaj poste al la nederlanda, la preleginto finis sian oratoraĵon per la certigo, ke li tage kaj nokte pretas doni klarigon kaj informojn al tiuj kiuj petos pri tio. Post kelkaj tagoj aperos holanda skribaĵo pri la Bakaismo. 

La 17an de Julio, post intervjuo de la ĉefredaktoro kun Yazdání, aperis eĉ en la nacia katolika gazeto De Tijd artikolo. Kaj alia aperas en teozofa gazeto. En Aŭgusto 1920 alvenis la respondo de 'Abdu'l-Bahá al la letero de la Ekzekutiva Komitato kaj ankaŭ ĝi estis transdonata al la oficejo per ĝia sekretario fare de Yazdání kaj Ibn-i-Asdaq. Estis ilia lasta kontakto kun la Centra Organizo. Baldaŭ poste ambaŭ epistoloj al Hago aperis en la usona bahaa revuo Star of the West (en Aŭgusto 1920 kaj Januaro 1921). En Aŭgusto 1920 ĉ. 400 esperantistoj kunvenis en Hago por la 12a Universala Kongreso de Esperanto. Yazdání kaj Ibn-i-Asdaq partoprenis kiel la solaj persoj la malferman ceremonion la 8an de Aŭgusto.

Post preskaŭ tri monatoj la du senditoj de 'Abdu'lBahá la 9an de Aŭgusto 1920 forlasis Nederlandon. Ili estis la unuaj persaj bahaanoj, kiuj diskonigis la Kredon en Nederlando.

Publikaĵoj redakti

  • 1943 - Mabadi'-i Ruhani
  • 1961 - Risalih-'i Javab-i Parih-'i Shubuhat

Referencoj redakti