Ahmad Zaher

afgana muzikisto
(Alidirektita el Ahmad Zahir)

Ahamd Zaher (perse احمد ظاهر) (naskiĝis la 14-an de junio 1946 en Kabulo (1325 laŭ la afgana kalendaro); mortis la 14-an de junio 1979 en Salang) estis unu el la plej famaj muzikistoj kaj kantistoj de Afganio kiu kantis ne nur en daria lingvo, sed ankaŭ kelkajn kantojn en la paŝtoa kaj la angla lingvoj. Li dum sia mallonga vivo eldonis 33 albumojn[1].

Ahmad Zaher
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1946 (1946-06-14)
en Kabulo
Morto 14-an de junio 1979 (1979-06-14) (33-jaraĝa)
en Tunelo de Salang
Mortokialo trafikakcidento
Ŝtataneco Afganio
Alma mater Habibia High School
Familio
Patro Abdul Zahir
Infano Rishad Zahir
Okupo
Okupo kantistoverkistokomponisto
TTT
Retejo http://www.ahmadzahir.com/
vdr

Li estis multfaceta muzikisto, kantverkisto kaj komponisto kiu kombinis okcidentan muzikon kun afganaj melodioj kaj poemoj kaj kantotekstoj de persaj poetoj kaj tradiciaj popolkantoj. En 1979, li mortis en neklaraj cirkonstancoj kiam li estis nur 33-jara.

Vivo redakti

Ahamd Zaher naskiĝis la 14-an de junio 1946 en Kabulo kaj kiam li estis lernanto komencis kanti kaj kiam li estis lernanto de Habibia mezlernejo, li kantis sian unuan kanzonon kies nomo estis "Aĥar aj darja" kaj poste li ekkantis en la radio de Afganio. li poste iris al Barato por studi muzikon, por unua fojo li uzis okcidentajn muzikilojn en afganaj kanzonoj kaj pro siaj kanzonoj li pli famiĝis ol sia patro kiu estis ĉefministro de Afganio inter 1971 kaj 1972.

Kantada kariero redakti

Ahmad Zaher klopodis uzi bonajn poeziaĵojn kaj tial multaj el liaj kanzonoj estas kantitaj laŭ poemoj de famaj gepoetoj kiel Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi, Hafizo, Mosleh-od-din Sadio, Omar Ĥajam, Forug Farroĥ-Zad, Abolqasem Lahouti kaj tiel plu. Multaj el liaj kanzonoj ĝis nun tre plaĉas al afganoj kiel "Ĥuda bud jarat", "Madari man", "Az piŝe man bero ke dil azaram", "Barajam girja kon imŝab", "Aĝab sabri ĥoda darad" kaj tiel plu.

Morto redakti

Laŭ oni diro li estas mortigita de "Hafizollah Amin" pro kialoj, sed oni ne certas pri tio kaj ĝis nun neniu elkomprenis pri kio kaŭzis lian morton kaj oni dubas pri lia aŭtoakcidento. Lia tombo estas en tombejo "ŝuhadaje salehin" en Kabulo. Kiam la talibanoj konkeris Kabulon en 1996, ili detruis lian tombon, maŭzoleon, kiu fariĝis loko de pilgrimado por siaj multaj admirantoj[2].

Vidu ankaŭ redakti

Multlngveco en muziko

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de Ahmad Zaher Arkivigite je 2009-03-21 per la retarkivo Wayback Machine

Kanzonoj de Ahmad Zaher

Referencoj redakti