Ajpetro

(Alidirektita el Aj-Petro)

Ajpetro (ruse Ай-Петри, ukraine Ай-Петрі, krime-tatare AyPetri; la nomo tradukite el la helena signifas "Sankta Petro") estas unu el la pintoj de la Ĉefa Montoĉeno de la Krimea montaro. La montopinto apartenas al la vasta Ajpetra altebenaĵo, tamen ne estas ĝia plej alta punkto. Administre la monto apartenas al la Jalta municipo.

Ajpetro
La monto Ajpetro vidata de sudo
La monto Ajpetro vidata de sudo
monto
Alteco 1 234 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 27′ N, 34° 3′ O (mapo)44.45111111111134.052777777778Koordinatoj: 44° 27′ N, 34° 3′ O (mapo) f4
Ajpetro (Krimeo)
Ajpetro (Krimeo)
DEC
Ajpetro
Ajpetro
Situo de Ajpetro
Map
Ajpetro
Plej facila montgrimpo Per ŝoseo Jalto-Baĥĉisarajo
vdr

La monto altas 1234 metrojn kaj estas formita plejparte de kalkoŝtonoj. Ĉe la supro estas 4 rokoj, forme similaj al dentegoj de giganta drako (12-15 metrojn altaj, formitaj pro la efloresko de la rifaj kalkoŝtonoj).

La monto situas super la urbo Alupko kaj loĝloko Koreizo. De la loĝloko Misĥoro sur la monton kondukas telfero (kun la plej longa en Eŭropo senapogmasta fragmento). Oni povas atingi la monton ankaŭ aŭte per la ŝoseo Jalto-Baĥĉisarajo aŭ perpiede tra multaj montaraj padoj. Ĉe la monto-pinto situas la vilaĝeto Oĥotniĉje. La monto estas registrita en la "Libro de rekordoj de Ukrainio" kiel la plej venta loko[1] (dum 125 tagoj jare ĉi tie blovas ventoj, kies rapido atingas 50 m/s).

De sur la monto videblas belega panoramo de la Suda bordo de Krimeo. Ĉe la supra stacio de la telfero troviĝas kelkaj restoracioj, vendejoj kaj amuzejoj. La monto estas unu el la plej famaj kaj ofte vizitataj naturaj vidindaĵoj de Krimeo.

Fotoj redakti

Notoj redakti

  1. Libro de rekordoj de Ukrainio (ukrainlingve). Arkivita el la originalo je 2008-09-19. Alirita 2008-09-12.

Vidu ankaŭ redakti