AFC Ajax

(Alidirektita el Ajax Amsterdam)

EuropAmsterdamsche Football Club Ajax, mallonge AFC Ajax, estas nederlanda futbala klubo, kun sidejo en Amsterdamo. Kune kun la kluboj Feyenoord Rotterdam kaj PSV Eindhoven ĝi estas unu el la tri gvidaj futbalaj kluboj en Nederlando. La profesia vira futbala teamo pli ofte gajnis la nacian ĉampionecon ol iu alia klubo, kaj ekde ties fondiĝo en 1956 seninterrompe apartenas al la plej alta nederlanda ligo de futbalo, nomata Eredivisie.

AFC Ajax
futbala klubo • publika kompanio
Kluba nomo  Amsterdamsche
Football Club Ajax
Kromnomo Godenzonen ("diaj filoj") kaj Joden ("judoj").
Fondita  1900
Stadiono  Amsterdam Arena
Kapacito  51.628
Prezidanto  Hennie Henrichs
Trejnisto  vakant
Ligo  unua nederlanda ligo (Eredivisie)
2022/23  3-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La klubaj koloroj estas: ĉemizo blanka kun vertikala ruĝa trabo meze, ŝortoj blankaj.

La kluba stadiono nomiĝas Amsterdam-Arena, modernega sportejo, kiu estas la plej granda de Nederlando, havas fermeblan tegmenton kaj havas kapaciton de 51.859 spektantoj.

La anoj de la unua profesia vira futbala teamo de la klubo neoficiale nomatas Godenzonen ("diaj filoj") kaj Joden ("judoj").

La nomo de AFC Ajax venas greka heroo Ajax "la granda". Lia vizaĝo staras sur la emblemo. La plej bona ludento estas Johan Cruiff. AFC Ajax havas venkis la Eŭropa titolo unu tempo en 1995.

Eksteraj ligiloj redakti