Akva rezervujo Těrlicko
Akva rezervujo Těrlicko (ĉeĥe Těrlická přehrada) estas valbaraĵa rezervujo en Ĉeĥio konstruita inter la jaroj 1955 ĝis 1964 pro celo de provizado minejoj kaj Ferfabriko Třinec per trafika akvo. Ĝia pluaj celoj estas ŝirmo antaŭ inundoj, plibonigado de trafluoj en rivero Stonávka kaj nuntempe precipe por refreŝigado. En la 1970-aj jaroj estis en konekso kun sekurigado de la trafika akvo por Elektrejo Dětmarovice konstruita alkondukilo el Ropičanka. Dum la konstruado okazis inundigo de parto de municipo Těrlicko, sur kies teritorio la valbaraĵo troviĝas, kaj ankaŭ ŝoseo I/11 el Ostrava ĝis Český Těšín. Tial estis konstruita alilokigo de tiu ĉi ŝoseo, kiu kondukas laŭlonge laŭ la suda rando de la valbaraĵo.
Akva rezervujo Těrlicko | |
ĉeĥe: Těrlická přehrada | |
rezervujo | |
Haŭlilo por akvoskioj
| |
Oficiala nomo: Akva rezervujo Těrlicko | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Karviná |
Municipoj | Těrlicko, Horní Těrlicko |
Montaro | Subbeskida montetaro |
Rivero | Stonávka |
Situo | Akva rezervujo Těrlicko |
- alteco | 279,1 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 46′ 07″ N 18° 30′ 27″ O / 49.76861 °N, 18.50750 °O (mapo) |
Longo de valbaraĵo | 6,2 km (4 mi) |
Larĝo de valbaraĵo | 530 m |
Volumeno | 27,400000 m3 (968 cu ft) |
Akvokolektejo | 82,0 km² (8 200 ha) |
Areo | 2,676 km² (267,6 ha) |
Konstruita | 1955–1964 |
Digo | valbaraĵo |
Longo de digo | 617 m |
Alteco de digo | 25 m |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Těrlicko Reservoir | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Refreŝigado
redaktiLa akva rezervujo Těrlicko donas eblecojn de la tutjara refreŝigado. Vintre eblas post frostiĝo sketi, somere la valbaraĵo estas uzata al baniĝado, fiŝkaptado, traveturoj per ŝipetoj aŭ akvoskiado. Ĉe la suda bordo de la valbaraĵo kaj laŭlonge laŭ meandroj de Stonávka apud ties enfluejo ĝis la valbaraĵo kondukas instrua pado Těrlicaj malsekejoj. La vizitantoj interkonatiĝos sur informtabuloj ne nur kun rivero Stonávka, sed ankaŭ kun ĉefaj lignaĵoj kaj kreskaĵoj de ĉeriveraj arbaroj kaj akvaj areoj kja iliaj interesaj loĝantoj. Ĉirkaŭ la valbaraĵo ankaŭ kondukas biciklista vojo n-ro 56, sur kiu kondukas biciklista rondo tra eŭroregiono Teŝina Silezio.
Pluaj fotoj
redakti-
Akva rezervujo Těrlicko, U Chavíka
-
Valbaraĥa lago
-
Vido al la valbaraĵa lago direkte al digo