Al-Aŝraf Saif ad-Din Kajtbaj, alilingve ankaŭ Qaitbay kaj Al-Ashraf Sayf ad-Din Qa'it Bay (arabe السلطان أبو النصر سيف الدين الأشرف قايتباي, naskiĝis ĉ. 1416/1418 – mortis en 1496) estis la dekoka mamluka sultano de Egiptio de 8072 ĝis 901 laŭ la islama kalendaro (1468-1496 laŭ la okcidenta kalendaro) estis ŝerkesa (arabe شركسيا) laŭ naskiĝo kaj estis aĉetita fare de la naŭa sultano Barsbay (1422-1438) antaŭ esti liberigita fare de la dekunua sultano Jaqmaq (1438-1453). Dum lia regado, li stabiligis la mamelukan ŝtaton kaj ekonomion, plifirmigis la nordajn limojn de la sultanlando kun la Otomana Regno, okupiĝis pri komerco kun aliaj popoloj, kaj iĝis grava mecenato de la artoj kaj arkitekturo. Efektive, kvankam Kajtbaj batalis en almenaŭ 16 militaj kampanjoj, li estas plej konata pro la konstruprojektoj kiujn li sponsoris, lasante sian arkitekturan markon en urbegoj kiel ekzemple Mekko, Medino, Jerusalemo, Damasko, Alepo, Aleksandrio kaj ĉefe en Kairo. Pro la konstruado de fortikaĵo super la restaĵoj de la antikva Lumturo de Aleksandrio en 1480, rezultinte en la fina detruo de tio kio restis de ĉi tiu antikva monumento, li iĝis fifama ĉe historiistoj[1].

Al-Aŝraf Kajtbaj
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1415 (1415-11-30)
en Ĉerkesio
Morto 8-an de aŭgusto 1496 (1496-08-08) (80-jaraĝa)
Lingvoj araba
Ŝtataneco Egiptio
Familio
Infano An-Nasir Muhammad ibn Qaitbay
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Referencoj redakti

  1. A. W. Newhall, The patronage of the Mamluk Sultan Qā’it Bay, 872–901/1468–1496 (Diss. Harvard, 1987).