Abd al-Malak al-Asmai (arabe ابو سعيد عبد الملك بن قريب الاسمعي - transliterumite Abu Sa'id Abd al-Malak Abu Qurayb al-Asmai) (ĉirkaŭ 740 - 828 p.K.) - estis araba verkisto kaj sciencisto.

Al-Asmai
Persona informo
أبو سعيد عبد الملك بن قريب الأصمعي
Naskiĝo 1-an de januaro 740 (0740-01-01)
en Basra
Morto 1-an de januaro 828 (0828-01-01) (88-jaraĝa)
en Basra
Lingvoj araba vd
Profesio
Okupo filologo • botanikisto • poeto vd
Laborkampo poeziolingvosciencoetimologio • folklorscienco vd
Verkado
Verkoj Asma'iyyat ❦
Sharḥ al-ashʻār al-sittah al-jāhilīyah vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis unu el la plej elstaraj filologoj en la basraa skolo de la araba gramatiko. Li estis studento de la araba filologo kaj fondinto de la skolo, Abu al-Amr ibn al-Ala kaj de Al-Ĥalil ibn Ahmad al-Farahidi.

En liaj studoj, al-Asami akiris ampleksan sciaron pri klasika araba kaj antaŭ-islama poezio. Interalie, li ankaŭ okupiĝis pri la kampo de vivsciencoj kaj zoologio. Li estas konsiderita la unua islama sciencisto kiu studis la anatomion de bestoj profunde.

Verkaro redakti

Al-Atsami verkis multajn verkojn, inter ili:

Katab al-Khil (Libro de Ĉevaloj), Katab al-Ibil (Libro de Kameloj), Katab al-Fark (Libro de Raraj Bestoj), Katab al-Wahuŝ (Libro de Sovaĝaj Bestoj), Katab al-Ŝat (Libro de Ŝafoj) kaj Katab Khalq al-Ansan (Libro de la Kreado de Homo) kiu disponigas detalajn informojn pri homa anatomio.

  • Dispono de homo aŭ de homaro (كتاب خلق الانسان) - Kitab Khalaq al-Insan
  • Kategorioj (كتاب الاجناس)
  • Al-Anwā' (كتاب الانواء) – “Influo de la steloj sur la vetero”
  • Markado kun la Hamzah) (كتاب الهمز)
  • Mallonga kaj longa (كتاب المقصور والممدود)
  • Distingado, aŭ de maloftaj bestoj (كتاب الفرق) - Kitab al-Farq
  • Eternaj Ecoj [de Dio] (كتاب الصفات)
  • Kradoj (كتاب الابواب) aŭ Merito (كتاب الابواب)
  • Al-Maysir kaj al-Qidāḥ (كتاب الميسى والقداح)
  • Dispono de la Ĉevalo (كتاب خلق الفرس)
  • Ĉevaloj (كتاب الخيل) - Kitāb al-Khail
  • La Kamelo (كتاب الابل) - Kitāb al-Ibil
  • Ŝafo (كتاب الشاء) - Kitāb al-Shā
  • Tendoj kaj Domoj (كتاب الاهبية والبيوت)
  • Sovaĝaj Bestoj (كتاب الوحوش) - Kitab al-Wuhush
  • Tempoj (كتاب الاوقات)
  • Fa‘ala wa-Af‘ala [gramatiko]) (كتاب فعل وافعل)
  • Proverboj (كتاب الامثال)
  • Antonimoj (كتاب الاضداد)
  • Prononcoj/Dialektoj (كتاب الالفاظ)
  • Armiloj (كتاب السلاح)
  • Lingvoj/popollingvaĵoj (كتاب اللغات)
  • Etimologio (كتاب الاشتقاق)
  • Maloftaj vortoj (كتاب النوادر)
  • Devenoj de vortoj (كتاب اصول الكلام)
  • Ŝanĝo kaj Anstataŭigo [gramatiko.] (كتاب القلب والابدال)
  • La araba duoninsulo (كتاب جزيرة العرب)
  • La eldiraĵo/sitelo) (كتاب الدلو)
  • Migrado (كتاب الرحل)
  • La Signifo de poezio (كتاب معانى الشعر)
  • Infinitivo/Parola substantivo (كتاب مصادر)
  • La Ses poemoj (كتاب القسائد الست)
  • Rajazaj poemoj (كتاب الاراجيز)
  • Daktilpalmo/Kredo (كتاب النحلة)
  • Plantoj kaj arboj (كتاب النبات والشجر)
  • La landimposto (كتاب الخراج)
  • Sinonimoj (كتاب ما اتفق لفظه واختلف معناه)
  • La Strango en la Ḥadīth (كتاب غريب الحديث نحو ماثتين ورقة رايتة بخط السكرى)
  • La Selo, Brido, Tirrimeno kaj Ĉevalŝuo (كتاب السرج والنجام * والشوى والنعال)
  • La Strango en la Ḥadīth-nekulturaj vortoj (كتاب غريب الحديث والكلام الوحشى)
  • Maloftaj formoj de la Arabians/Fleksioj/Deklinacioj(كتاب نوادر الاعراب)
  • Akvoj de la araboj (كتاب مياة العرب)
  • Genealogio (كتاب النسب)
  • Vokalaj sonoj (كتاب الاصوات)
  • Vireca kaj Virineca (كتاب المذكر والمؤنث)
  • La Sezonoj كتاب المواسم

Referencoj redakti

Eksteraj ligoj redakti