Abū ʿUbajd al-Bakrī

(Alidirektita el Al-Bakri)

Abū ʿUbajd ʿAbd Allāh ibn ʿAbd al-ʿAzīz al-Bakrī (arabe أبو عبيد عبد الله بن عبد العزيز البكري, Abū ʿUbajd ʿAbd Allāh ibn ʿAbd al-ʿAzīz al-Bakrī; naskiĝis 1014 en Onubo, mortis 1094) estis al-andalusa geografo kaj historiisto. Li skribis pri Eŭropo, Nordafriko kaj la araba duoninsulo. Liaj verkoj estas famasj pro sia objektiveco. La luna kratero Al-Bakri ricevis la nomon laŭ li.

Abū ʿUbajd al-Bakrī
Persona informo
ayman el bekri
Naskiĝo 1014
en Onubo, Kaliflando de Kordovo
Morto 1094
en Kordovo,  Almoravidoj
Religio sunaismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Kaliflando de Kordovo • Taifa of Córdoba • Tajfo de Sevilo vd
Profesio
Okupo geografohistoriistobotanikisto vd
Laborkampo geografiohistoriofilologio • islama teologio • medicino vd
Aktiva en Kordovo vd
Verkado
Verkoj Book of Roads and Kingdoms (al-Bakrī) ❦
Mu'jam ma ista'jam vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La patro de Al-Bakrī estis guberniestro de la araba provinco Onubo. Li travivis sian tutan vivon en tiama islama Hispanujo. Li vivis en Kordovo. Li ne vojaĝis al la lokoj pri kiuj li skribis.

Verkoj redakti

Liaj ĉefaj verkoj estis:

  • Kitāb al-Masālik wa-l-Mamālik (1068; libro de la reĝlandoj kaj vojo). La libro estis tradukita francen kaj eldonita de William Mac Guckin de Slane en Alĝero 1858–1859 sub la titolo Description de l'Afrique septentrionale. Al-Bakrī priskribis en tiu verko la homojn, la geografion, la klimaton kaj la ĉefurbojn de la regnoj.
  • Kitāb Muʿǧam mā staʿǧam. Manskribita eldono de Ferdinand Wüstenfeld sub la titolo Geographisches Wörterbuch. 2 volumoj. Göttingen/Paris 1876–1877.

Literaturo redakti

  • Herman L. Beck: L'image d'Idrīs II, ses descendants de Fās et la politique sharīfienne des sultans marīnides 656-869/1258-1465. Brill, Leiden, 1989. S. 21–29.
  • E. Lévi-Provençal: Art. "Abū ʿUbaid al-Bakrī" en The Encyclopaedia of Islam. New Edition Bd. I, S. 155b-157b.