Aladár Földvári

Aladár Földvári, laŭ hungarlingve kutima nomordo Földvári Aladár estis hungara geologo, profesoro.

Aladár Földvári
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1906 (1906-01-05)
en Budapeŝto
Morto 20-an de julio 1973 (1973-07-20) (67-jaraĝa)
en Rusio
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Mária Földvári
Okupo
Okupo geologo • mininĝeniero
vdr

Aladár Földvári [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1906 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de julio 1973 en Sovetunio en Ordĵonikidze.

Biografio redakti

Aladár Földvári akiris diplomojn (pedagogian en 1928, geologian en 1929) en Scienca Universitato Pázmány Péter. Post siaj studoj li komencis instrui en la Teknikuniversitato. En 1935 li esploris en Hispanio helpe de stipendio. En 1938 li havis postenon en geologia instituto. En 1943 li estis nomumita privata profesoro. Ekde la studjaro 1949 li instruis en Scienca Universitato Kossuth Lajos, ekde 1966 en Universitato de Miskolc kiel katedrestro. Li ricevis premion Kossuth en 1951, en la sekva jaro li doktoriĝis. Li mortis dum geologia esplorado en Kaŭkazo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A Kassától északnyugatra levő terület földtani viszonyai (1940)
  • A szabadbattyáni ólomérc és kövületes karbonelőfordulás (1952)

Fontoj redakti