Aladár Kovácsi
Aladár Kovácsi [kovAĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovácsi Aladár estis hungara moderna pentatlonisto, skermisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, ginekologo. Lia edzino estis Éva Ferencz.
Aladár Kovácsi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1932 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de aprilo 2010 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 19/1-1-8 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Éva Ferencz |
Okupo | |
Okupo | modernpentatlonisto ginekologo |
Aladár Kovácsi[1] naskiĝis la 11-an de decembro 1932 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de aprilo 2010 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAladár Kovácsi akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1958. Li ricevis premiojn inter 1952-1955.
Sporta kariero
redaktiAladár Kovácsi inter 1948-1959 estis sportisto (moderna pentatlonisto, vintra pentatlonisto, skermisto) en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara vintra pentatlona ĉampiono kvarfoje (1951-1955) individue, trifoje (1952-1955) teame, hungara moderna pentatlona ĉampiono teame en 1958, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1951-1959. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kun ora medalo teame en pentatlono, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1955 teame. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1959.
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM119502;jsessionid=9C48BDE49805AAF55C2F3CF342F059A2 hungarlingva datenaro de muzeo