Aladár Sarkadi [ŝarkadi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sarkadi Aladár estis hungara aktoro, komikisto. Lia origina nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Schuller Ármin [ŝuler].

Aladár Sarkadi
Persona informo
Naskonomo Schuller Ármin
Naskiĝo la  26-an de marto 1874(nun 1874-03-26)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 15-an de decembro 1949
en Hungario Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Frat(in)oj Sarkadi Leó • Sarkadi Emil
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Ármin Schuller [1] naskiĝis la 26-an de marto 1874 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de decembro 1949 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Aladár Sarkadi devenis el juda familio. Li aliĝis al teatra trupo en 1892. En la sekva jaro li lernis kelkajn monatojn en Reĝa Teatra Lernejo, sed poste li estis forigita pro maltalenteco. Spite tion li daŭris la aktoradon, li estis membro de pluraj teatroj en pluraj urboj (Teatro Csokonai (Debrecen) (1896), Arad (urbo) (1902-1904). Li havis komikajn rolojn ekde 1904 en sia naskiĝurbo. En la teatra jaro 1920 li estis teatrestro de „Rolandbühne” en Vieno. Li pasis longajn tempojn en la jam ne ekzistanta Teatro Király (1912-1918) kaj en Operetoteatro (Budapeŝto) (1927-1937). Dum la 2-a mondmilito li povis ludi nur en teatro por judoj pro la kontraŭjudaj leĝoj.

Li edziĝis en 1907, samtempe li ekuzis la novan nomon Aladár Sarkadi.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • A csikós (1912) – cigano
  • Simon Judit (1915) – svatisto
  • A csárdáskirálynő (1927)
  • Marika (1937) - színész
  • Könnyű múzsa (1947) – sekretario

Fontoj redakti