Aladár Székely
Aladár Székely [sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely Aladár estis hungara fotisto. Lia origina familia nomo estis ĝis 1899 Bleier [blejer], lia neuzita persona nomo estis Áron.
Aladár Székely | |
---|---|
memportreto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Bleier Aladár Áron |
Naskiĝo | 5-an de marto 1870 en Gyula |
Morto | 27-an de septembro 1940 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Dénes Rónai |
Okupo | |
Okupo | fotisto |
Aladár Bleier[1] naskiĝis la 5-an de marto 1870 en Békésgyula, li mortis la 27-an de septembro 1940 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Aladár Bleier devenis el juda familio. Li frekventis nur bazlernejon, iom poste li lernis fotadon en Kolozsvár en fotateliero, pli poste en Budapeŝto ĉe Manó Mai. Ekde 1893 li havis jam propran atelieron en sia naskiĝurbo, kie lia kunulo estis Dénes Rónai. Bleier funkciigis la atelieron en Orosháza, poste li studvojaĝis al Vieno, Munkeno kaj Berlino. Hejmenveninta li establis fotatelieron jam en la hungara ĉefurbo, en la 1910-aj jaroj li havis jam 2. Ekde 1908 li ankaŭ ekspoziciis. Liaj fotoj ricevis premiojn, li mem en 1931 kaj 1939. Li edziĝis en 1904.
Liaj volumoj redakti
- * Székely Aladár fényképei. Írók és művészek (sen eldonjaro)
- Ady (sen eldonjaro)
Memorigiloj redakti
- memorpremio fondita en 1966
Fontoj redakti
Referencoj redakti
-
Kvarteto Waldbauer (1910)
-
Endre Ady kaj Mihály Babits (1917)
-
Csinszka (amatino de Ady (1908)