Dénes Rónai [dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rónai Dénes estis hungara fotisto, pupisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Rosenberg Izidor, liaj gefratoj estis Mihály Rónai kaj Hermin Rónai.

Dénes Rónai
Persona informo
Naskonomo Rosenberg Izidor
Naskiĝo 10-an de julio 1875 (1875-07-10)
en Gyula
Morto 8-an de aprilo 1964 (1964-04-08) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Hermin RónaiMihály Rónai
Parencoj Aladár Székely
Okupo
Okupo fotistopupteatristofilmreĝisoroĉefkameraisto • fotoartisto
vdr

Izidor Rosenberg[1][2][3] naskiĝis la 10-an de julio 1875 en Gyula, li mortis la 8-an de aprilo 1964 en Budapeŝto (laŭ aliaj informoj la datenoj estas diversaj).

Biografio redakti

Dénes Rónai devenis el juda familio. En 1892, li translokiĝis al Budapeŝto, kie li lernis la fotoarton en fotateliero. Inter 1893 kaj 1895 li laboris ĉe Károly Koller, poste li laboris kaj studis en Vieno, Munkeno kaj Hamburgo. Li estis studento ĉe la de:Höhere Graphische Bundes-Lehr- und Versuchsanstalt en Vieno en 1899, poste li apartenis al filma stabo de Fratoj Lumière en Liono. Hejmenveninta li malfermis fotatelieron en Orosháza kun Aladár Székely. Inter 1900 kaj 1903 li havis solan atelieron en Mezőtúr, poste ĝis 1909 en Eger. Li ekspoziciis ekde 1905. En 1908 li studvojaĝis al okcidenta Eŭropo helpe de stipendio. Hejmenveninta li aktivis en Szolnok, poste en Budapeŝto. En 1913 li kreis mutan filmon. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato. Intertempe en 1917 li establis la unuan hungaran artan pupteatron. Ekde 1929 li redaktis fotogazeton. Dum la sieĝo de Budapeŝto (1945) lia ateliero detruiĝis, sed poste li malfermis ĝin denove. Li ricevis memormedalon en 1939.

Lia sola filmo redakti

Liaj solaj ekspozicioj (elekto) redakti

Liaj grupaj ekspozicioj (elekto) redakti

  • Budapeŝto (1905-1906, 1908, 1922, 1931, 1934, 1937)
  • Londono (1927)
  • Milano (1933)

Fontoj redakti

Referencoj redakti