Károly KOLLER [kAroj koler] estis hungara pentristo, fotisto, instruisto, kavaliro de Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio). Li naskiĝis en Sibio (Hungara reĝlando) la 28-an de januaro 1838 kaj mortis en Budapeŝto la 26-an de novembro 1889.

Károly Koller
Károly Koller en 1889
Károly Koller en 1889
Persona informo
Naskiĝo la  28-an de januaro 1838(nun 1838-01-28)
en Nagyszeben (Transilvanio, Habsburga Imperio)
Morto 26-an de novembro 1889 (1889-11-26)
en Budapeŝto
Mortokialo apopleksio
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fotisto • pentristo
vdr

Kariero redakti

Károly Koller studis pentradon kaj fotadon en politekniko en Vieno, poste en Akademio de Belartoj de Vieno. Inter 1859 kaj 1871 li instruis en gimnazio, en 1861 li establis ankaŭ atelieron por fotoj. En 1873 li venis al Budapeŝto, kie li aliĝis al entrepreno József Borsos. Li partoprenis en mondekspozicio de Vieno, kie li havis fotajn sukcesojn. En la sekva jaro li jam estis memstara entreprenisto, ekde 1875 ĝismorte li havis fotatelieron. Li partoprenis ankaŭ en mondekspozicio en Parizo en 1878, kie li ricevis arĝentan medalon.

En 1860 li edziĝis, la edzino naskis 5 gefilojn.

Li ricevis grandan rekonon ĉefe dank' al siaj koloraj fotografaĵoj, transilvaniaj pejzaĝoj, respektive popolkostumaj fotoj.

Albumo redakti

  • Erdélyi Képek kune kun Tivadar Glatz, Erdélyi Szövetség. 1862.

Elektitaj fotoj redakti

Fontoj redakti