Malfermi la ĉefan menuon

Aladár Szentmártony [sentmArtoni], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szentmártony Aladár estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia origina familia nomo estis Stachó. Lia frato estis Tibor Szentmártony.

Aladár Szentmártony
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1899 (1899-05-22)
Morto 6-an de novembro 1958 (1958-11-06) (59-jara)
Profesio
Profesio maŝinkonstrua inĝeniero
Information icon.svg
vdr

Aladár Szentmártony [1] naskiĝis la 22-an de majo 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de novembro 1958 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Aladár Szentmártony interrompis la lernadon en Reĝa Teknika Universitato palatino József pro la 1-a mondmilito. Baldaŭ li vundiĝis, fine post la mondomilito li akiris diplomon. Li tuj laboris en uzino pri kabloj, kie baldaŭ li havis altan postenon. En 1925 li edziĝis. Post la 2-a mondmilito li establis la hungaran kabloindustrion. En 1949 li komencis instrui en la menciita universitato. En la sekva jaro li estis nomumita laboratoriestro. Li ellaboris produktadon de kabloj kun aluminia ŝirmaĵo. Li ricevis premion Kossuth en 1956. Li ofte studvojaĝis al la tiutempaj socialismaj landoj.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Kábelek fejlődésének irányai (1955)

FontojRedakti