Albert LEHR [ler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lehr Albert estis hungara instruisto, lingvisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1923).

Albert Lehr
Persona informo
Lehr Albert
Naskiĝo 25-an de aprilo 1844 (1844-04-25)
en Sárszentlőrinc
Morto 9-an de majo 1924 (1924-05-09) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj Zsigmond Lehr vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert Lehr [1][rompita ligilo] naskiĝis la 25-an de aprilo 1844 en Sárszentlőrinc. Li mortis la 9-an de majo 1924 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Albert Lehr frekventis gimnazion en Sopron, poste samloke li lernis teologion. Komence li tradukadis kaj redaktadis, en 1865 li ekinstruis en Szentlőrinc. Inter 18681869 li frekventis diversajn germanajn universitatojn, hejmenveninta li plue instruis precipe en Bonyhád, ekde 1873 en Budapeŝto. Li pensiuliĝis en 1898. Foje li verkis poemojn kaj tradukis el latina, germana kaj franca lingvoj, kiuj aperis ekzemple en Vasárnapi Újság.

Verkaro (elekto) redakti

  • Magyar olvasókönyv a középiskolák I-III. osztályai számára, tört térképekkel és illustratiókkal (Hungara lernolibro por mezlernejanoj kun mapoj kaj bildoj), (1883), (1885)
  • Dísz-nóták. Röfögi egy Epicuri de grege porcus (1888)
  • Goethe: Hermán és Dorottya (1889) - tradukaĵo

Fontoj redakti