Alberto Rodríguez Librero
Alberto RODRÍGUEZ Librero (Sevilo, 11-a de majo 1971) estas hispana kinreĝisoro, fama ĉar verkis kaj reĝisoris filmojn kiel 7 vírgenes, Grupo 7, La isla mínima kaj El hombre de las mil caras.
Alberto Rodríguez Librero | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Alberto Rodríguez Librero |
Naskiĝo | 11-an de majo 1971 (52-jaraĝa) en Sevilo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Sevilo |
Okupo | |
Okupo | scenaristo • filmreĝisoro • filmproduktoro • ĉefkameraisto |
Kariero redakti
En 2005, lia filmo 7 vírgenes starigis lin kiel unu el plej gravaj junaj reĝisoroj de la hispana kino. En 2012, premieris lia Grupo 7, kiu kandidatiĝis al 16 Goya-premioj, kaj akiris du premiojn. Li laboris ankaŭ en televido, ekzemple por kvar epizodoj de la serio prihistoria Hispania, la leyenda. En 2013 li filmis La isla mínima, polica historio en la medio de la Marmarĉoj de Gvadalkiviro, premierita fine de septembro 2014 kaj sukcesa en la Goya-premioj, nome 10 premioj, inklude tiun de la plej bona filmo.
En aŭgusto 2021 li ekfilmis Modelo 77, filmoj bazita sur realaj okazintaĵoj de la jaro 1977 en la Prizono Modelo de Barcelono.
Filmoj redakti
Kino redakti
- El factor Pilgrim (2000)
- El traje (2002)
- 7 vírgenes (2005)
- After (2009)
- Grupo 7 (2012)
- La isla mínima (2014)
- El hombre de las mil caras (2016)
- Modelo 77 (2022)
Televido redakti
- La peste (2018-2019)
Bibliografio redakti
- El cine de Alberto Rodríguez. Conversaciones, de Manuel Lamarca, Ediciones Carena, Barcelona, 2020, ISBN-13: 978-8417852870.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alberto Rodríguez Librero en la hispana Vikipedio.