Alborea
Alborea estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko Manĉeto aŭ La Manchuela, kun areo de 72,05 km². En 2019 estis 697 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 58 km de la provinca ĉefurbo Albacete.
Alborea | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 02215 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 666 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 18′ N, 1° 23′ U (mapo)39.3007343-1.38433217635Koordinatoj: 39° 18′ N, 1° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 710 m [+] | ||
Areo | 72 km² (7 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Toponimio
redaktiLa toponimo derivas de la araba, kiel multaj aliaj toponimoj kiu ekas per Al. La nomo Alborea devenas de la araba Al-Burajat (La Tureto), termino kiu referencis al islama turo kiu eble estis konstruita por gvatado al la vojo kiu komunikis la ebenaĵon de Albacete kun Valencilando tra Requena.
Geografio
redaktiAlborea estas en la nordokcidento de la provinco Albacete. La altitudo estas de 710 msm. La ĉefaj riveroj estas Cabriel kaj Júcar. La limoj de la municipo estas kun tiuj de: Casas de Ves, Casas-Ibáñez, Alcalá del Júcar kaj Villatoya (provinco Albacete) kaj Requena (provinco Valencio).
Historio
redaktiLa fondo de la nuna setlejo datas de la komenco de la 13a jarcento post la konkero fare de kristanoj kaj poste reloĝigo.
Post la hispana transiro al la demokratio la urbestroj estis dum jardekoj socialistoj, sed lastatempe dekstruloj.
Ekonomio
redaktiLa ekonomio de Alborea estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, malgrandaj fruktoĝardenoj kaj naturaj fontoj. Iam estis tradicio de kultivo de safrano (kies floro aperas en la blazono) kaj nuntempe oni klopodas rekuperi tiun tradician enspezofonton.
Bildaro
redakti-
La Natividad
-
Antikva ponto