Aldono al la Dua Libro

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Aldono al la Dua Libro de l' Lingvo Internacia estas broŝuro eldonita de Zamenhof en 1888, kiel suplemento al la Dua Libro de l' Lingvo Internacia.[1][2]:§Ⅳ La broŝuro enkondukas la h-sistemon, kaj ŝanĝas la arkaikajn formojn kian, tian ktp. al la nunaj formoj kiam, tiam ktp.

Aldono al la “Dua Libro de l’ Lingvo Internacia”
Aldono al la “Dua Libro de l’ Lingvo Internacia”
Aŭtoroj
Aŭtoro Ludoviko Lazaro Zamenhof
Eldonado
Eldonjaro 1888
Urbo Varsovio
Trajtoj
Paĝoj 19
Antaŭa verko Dua Libro
Information icon.svg
vdr

Historio de eldonadoRedakti

En la Antaŭparolo de la Dua Libro (januaro 1888), Zamenhof promesis ke li eldonos serion de kvin aŭ ses kajeroj pri Esperanto, komencante per la Dua Libro mem. Tamen, li ŝanĝis lian planon, kiam li aŭdis pri la intereso de la Usona Filozofia Societo. Anstataŭe, li eldonis la Aldonon, malgrandan broŝuron de 19 paĝoj, en junio de 1888. En la broŝuro, Zamenhof diskutas la interesiĝon de la Usona Filozofia Societo (nomita "Amerika Filozofia Societo" en la libro), kiu proponis aranĝi akademian kongreson pri internaciaj lingvoj. Zamenhof esperis, ke

 
 la tuta sorto de l' lingvo internacia transiros en la manojn de l' kongreso, 

kio tamen ne efektiviĝis. Sed estante singarda, Zamenhof atentigis, ke "ĉiuj diligente laboru laŭ la vojo jam unu fojon montrita."

Same kiel la Unua Libro kaj la Dua Libro, la Aldono estis subskribita per la pseŭdonimo D-ro Esperanto, sed mencias (citante raporton de Henry Phillips por la Usona Filozofia Societo) ke ĝi estas pseŭdonimo de iu "D-ro S." (Samenhof estas la originala germana formo de la nomo Zamenhof; L. L. Zamenhof ekuzis la Z-formon nur post la disvastigado de Esperanto.)

Post la publikigo de la Aldono, ĝi estis kunpresita kaj kunbindita kun la Dua Libro.

EnhavoRedakti

La Aldono al la Dua Libro ĉefe konsistas el diskuto pri la disvolviĝo de Esperanto kaj la estonta Esperanta movado.

Lingva reformoRedakti

Krome, la Aldono enkondukas la ununuran oficialan reformon de Esperanto: ĝi ŝanĝis la arkaikajn formojn kian, tian, ian, ĉian, nenian al la modernaj formoj kiam, tiam, iam, ĉiam, neniam, pro konfuzo kun kia-n, tia-n ktp.

OrtografioRedakti

La Aldono ankaŭ enkondukas la h-sistemon:

 
 Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (^) kaj (˘), ĝi povas anstataŭigi la signeton (^) per la litero "h" kaj la signeton (˘) tute ne uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas esti presita: "ch=ĉ; gh=ĝ; hh=ĥ; jh=ĵ; sh=ŝ". 

Plie, la Aldono diskutas la tipografion de la streketo por apartigi morfemojn:

 
 Se oni bezonas presi ion kun signetoj internaj (ˌ), oni devas ĝin fari garde, ke la leganto ne prenu ilin por komoj (,). Anstataŭ la signeto (ˌ) oni povas ankaŭ presadi (ˈ) aŭ (-). Ekzemple: signˌetˌo = signˈetˈo = sig-net-o. 

Evoluo de EsperantoRedakti

En la Aldono, Zamenhof ree klarigas sian teorion de la disvolviĝo de Esperanto, kiu evolvus laŭ komuna uzado, same kiel naturaj lingvoj:

 
 Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro […] kaj oni ĝin ne povas fari mem laŭ la reguloj de la internacia vortfarado, nek anstataŭigi per alia esprimo,—tiam ĉiu povas krei tiun vorton laŭ lia persona plaĉo; tiel ankaŭ se naskiĝus ia demando stilistika aŭ eĉ gramatika, ne decidita klare en mia unua broŝuro,—ĉiu povas ĝin decidi laŭ sia juĝo; kaj se vi volas scii, ĉu vi bone decidis tiun demandon, turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la plejmulto de l’ verkantoj. […] la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj […]. 

Tamen, li ankaŭ firme deklaras la neceson de stabilan fundamenton de la lingvo:

 
 Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi, malgraŭ la disĵetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de latuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton sur kiu ĉiuj povus labori. Tiu komuna fundamento por la “Lingvo internacia” devas esti mia unua broŝuro (“Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro”), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo kaj sufiĉe grandan nombron da vortoj. 

Kiel deviga fundamento de la lingvo, la Unua Libro kaj la Dua Libro poste anstataŭiĝis per la Fundamento de Esperanto, aprobita de la Unua Universala Kongreso.

ReferencojRedakti

  1. Korĵenkov, Aleksander. (2011) Homarano. La vivoj, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof, 2‑a eldono, Serio Scio 8 (esperante), Sezonoj.
  2. Albault, André. (1990) Naŭ Prelegoj pri la Fundamento, Esperantologio 3 (esperante). Iltis.

Eksteraj ligilojRedakti