Alejandro Collantes de Terán

hispana verkisto

Alejandro Collantes de Terán Delorme (Sevilo, 2a de decembro 1901 - samloke, 1933) estis hispana poeto, ĵurnalisto kaj saĝulo apartenanta al la Generacio de la 27-a.

Alejandro Collantes de Terán
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1901 (1901-12-02)
en Sevilo
Morto 30-an de novembro 1932 (1932-11-30) (30-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Sevilo vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En la universitato unu el liaj profesoroj estis Pedro Salinas. De klasika edukado, en 1921 li parodie kritikis la avangardojn per artikolo "Los camelistas, neocamelistas y otras yerbas" de lia revuo, Juventud. Tamen, li avangarde estis administristo kaj ĉefa motoro de granda poezia revuo de la 27a, nome la sevila Mediodía, por kiu li inventis mecenaton ("el señor Arceniaga"). Dumvive li publikigis nur novelojn, librojn de loka temaro kaj poezian libron de stilo neopopularismo, nome Versos (Sevilla, Mediodía, 1926), kie videblas influoj de Fernando Villalón kaj Federico García Lorca. Kiel ĵurnalisto li aktive kunlaboris en El Noticiero Sevillano, ABC de Sevilo kaj El Correo de Andalucía.