Alessandro Tassoni

Alessandro TASSONI (naskiĝinta la 28-an de septembro 1565 en Modeno, mortinta samloke la 25-an de aprilo 1635) estis itala poeto.

Alessandro Tassoni
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1565 (1565-09-28)
en Modeno
Morto 25-an de aprilo 1635 (1635-04-25) (69-jaraĝa)
en Modeno
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Alma mater Universitato de BolonjoUniversitato de PizoUniversitato de Ferrara vd
Profesio
Alia nomo Gaspare Salviani vd
Okupo verkisto • poeto • literaturkritikisto vd
Verkado
Verkoj La secchia rapita vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Studinte en Bologna kaj Ferrara jursciencon Tassoni iĝis en 1597 en Romo sekretario de la kardinalo Ascanio Colonna. Lin li akompanis ankaŭ al Hispanio en la jaro 1600-a. Resendite fare de la kardinalo en personaj aferoj al Romo li ekloĝis tie tute kaj iĝis unu el la plej diligentaj kaj laboremaj anoj de la Umoristi-akademio.

Lia unua laboraĵo estis »Considerazioni sopra le rime del Petrarca« (Modeno 1609), kion sekvis akraj kvereloj sed sukcesis limigi la troigitan veneradon de Petrarko kaj de multaj liaj mallertaj imitantoj. Ne pli malgrandan furoron kaŭzis la verko »Pensieri diversi« (Modeno 1608/1613), kie atakitis eĉ Homero kaj Aristotelo. En 1613 li ekdeĵoris por Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo kaj verkis en 1615 »Filippiche contro gli Spagnuoli«. Tamen li retiriĝis je privatuleco en 1622. En 1626 li nomumitis fare de lia kardinala moŝto Ludovico Ludovisi sekretario; post ties morto la duko modena Francisko la 1-a d'Este dungis lin kiel ĉambriston (1632).

Graveco redakti

Lia gloro baziĝas sur la heroa-komika poemo »La secchia rapita« (skribita en 1614, presita en Parizo en 1622), kiu temigas la inter modenanoj kaj bolonjanoj eksplodigitan militon: kialo estis iu el Bolonjo rabita sitelo. Temis pri la unua komika epopeo de la nova epoko en la pli konkreta senco de la vorto. Pro sia miksaĵo feliĉa inter malŝerco kaj ŝerco, la originaleco de pensoj kaj bildoj, la beleco de la aŭtentika toskana dialekto kaj la leĝereco de la verskunmeto ĝi rangas inter la klasikaj italaj verkoj. »Secchia rapita« ofte represitis (la unua kvalitplena eldono: Modeno 1744).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 19. Leipzig 1909, p. 336-337 (tie ĉi interrete)