Alexander Franz Anton LION (naskiĝinta la 15-an de decembro 1870 en Berlino, mortinta la 2-an de februaro 1962 en Schwabmünchen) estis germana kuracisto kaj pioniro de skoltismo.

Alexander Lion
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1870 (1870-12-15)
en Berlino
Morto 2-an de februaro 1962 (1962-02-02) (91-jaraĝa)
en Schwabmünchen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĝenerala kuracisto
vdr

Vivo redakti

Leono estis naskita en Berlino, la dua filo de ses infanoj en la familio de juda bankisto. Liaj gepatroj estis la komercisto kaj bankisto Max Lion kaj Cäcilia Loeser. Inter 1876 kaj 1880 li estis private tutorita, post kio li frekventis mezlernejon. En la aĝo de 16, Lion forlasis la judan komunumon, kaj poste estis baptita katoliko.

La 5-an de aŭgusto 1889 al Lion estis aljuĝita bronza medalo de la Ordeno de Oranje-Nassau pro vivosavo de dronanta knabo. Li lernis la francan lingvon ĉe mezlernejo kaj prenis kromajn lecionojn por lerni la anglan. Post forlasado de lernejo li studis medicinon en universitatoj de Würzburg, Berlino kaj Kiel.

Paske de 1893 Lion registriĝis kiel volontulo en la bavara armeo. Inter 1904 kaj 1906 li funkciis kiel kirurgo dum la genocidoj de Hereroj kaj Namaqua en Germana Sudokcidenta Afriko. Servante en Sudokcidenta Afriko li renkontis la viron kun kiu li poste strebis fondi la germanan branĉon de la skoltismo, Maximilian Bayer. En marto 1908 Lion legis artikolon ĉe "The Times" pri sporta gvatado. Tio alportis la fondinton de la skoltismo, Robert Baden-Powell, al lia atento, kaj poste, en aŭgusto samjare li komencis korespondi kun Baden-Powell. Tiam Lion skribis sian unuan artikolon pri skoltismo en la fakperiodaĵo "Die Ärztliche Rundschau".

Dum tutmonata studvojaĝo en Anglio en 1909 li pasigis tri tagojn en Londono kun Baden-Powell. Malantaŭ tiu renkontiĝo li starigis la germanan skoltismon skribante la libron Das Pfadfinderbuch kune kun Maximilian Bayer. En januaro 1909 venis la verko Jugendsport in Wald und Feld kaj fonditis klubo antaŭenigi naturobservadon en Germanio. Lion kaj Bayer estis inter la fondantaj membroj. En 1912 aperis Das Pfadfinderbuch kies tria eldono titoliĝis Jungdeutschlands Pfadfinderbuch. La tria estis pli detala taŭgigo de la anglalingva originalo Scouting for Boys por Germanujo. En 1911 germana federacia Gvatadorganizo estis starigita.

La sekvan jaron Bayer, Lion kaj von Seckendorff helpis al Elise von Hopffgarten skribi Pfadfinderbuch für junge Mädchen, t.e. version por knabinoj. Estantaj liberaj de naciemaj lingvo kaj sloganoj la aŭtoroj intencis igi la junajn virinojn pli sendependaj kaj memkonfidaj.

Bayer, Lion kaj von Seckendorff atakitis fare de generalo von Jacobi kaj akuzitis pri mankanta naciemo. Jacobi eĉ kreis antisemitan bildstrian karikaturon pri Lion kaj ŝanĝis la titolon Jungensport in Feld und Wald (=sportado por junuloj) al Judensport in Wald und Feld (=sportato por judoj). Jacobi krome kalumniis kontraŭ la skoltimema generalo Baschwitz.

En 1913 Alexander Lion renkontis Emmerich Teuber, aŭstra skoltismopioniro kaj pli posta membro de la Internacia Komisiono de la Monda Organizo de la Skolta Movado. Kun li evoluis amikeco.

Unua mondmilito redakti

Post eksplodo de la Unua mondmilito Lion iĝis ĉefkuracisto ĉe batalkampa hospitalo. Li ricevis la prusian Feran Krucon de dua klaso. La 14-an de oktobro 1915 li iĝis la ĉefkuracisto por la Dua reĝa bavara divizio. Servante en Lens li savis pafvunditajn kaj suferantajn soldatojn disde la batalkampo. Por tiu laboro li ricevis la bavaran meritokrucon.

Ĉe la fino de 1915, Lion estis petita helpi al la germanaj soldatoj troviĝantaj sur teritorio de la aliancita Otomana Imperio. Tie li renkontis Colmar von der Goltz, kiu estis granda subtenanto de skoltoj. De aprilo 1916 Lion estis kuracisto por la 1-a Turka ekspedicitruparo. Tamen en aŭgusto 1916 Lion malsaniĝis per disenterio. Poste samjare en oktobro li ricevis Otomanan milito-medalon. Monaton pli malfrue li revenis de la frontlinio al Munkeno kie tiutempe vivis liaj familianoj.

En 1917 li revenis al la turka fronto, poste moviĝante al la rumana fronto, servante ĉe Bukovino kun la Reĝa bavara kavaleritrupo. Post la batalhalto ĉe la rumana fronto, li revenis al Francio, servante ĉe Reims kaj Somme. Denove li metis sin je granda persona risko por savi vunditojn: por tio oni donis al li la unuaklasan Feran krucon kaj la Baravan militan meritkrucon. Ĉe la fino de la milito li deĵoris kun la 39-a Rezervodivizio ĉe Vogezoj.

Inter la du mondmilitoj redakti

Post la milito, Lion aliĝis al la volontula taĉmento Freikorps Epp partoprenante en la forigo de la Bavara Soveta Respubliko. La lasta armea rango kiun li tenis estis Generaloberarzt. Post hejmensendiĝo en 1921 Lion laboris kiel kuracisto pri en la kuracloko Oberhof en Turingio. Li ankaŭ estis ĉefo de la Germana Ruĝa Kruco en Distrikto Gotha. De 1923 ĝis 1926 li estis aktiva membro de la Germana Demokrata Partio.

La enkonduko de la Nurenbergo-Leĝoj en 1935 klasifikis Lion judo kaj liaj burĝaj civitanrajtoj ĉesis. En 1936 Alexander Lion iĝis honora ĉefskoltisto de Aŭstrio ĉe Österreichischer Pfadfinderbund.

Eĉ dum regado de la nazioj Lion restis en kontakto kun siaj amikoj en la skoltoj en aliaj landoj. Post Anschluss kaŝpolicanoj germanaj trovis kulpigantajn dokumentojn kontraŭ multaj skoltisotj kaj la 2-an de novembro 1938 arestitis ankaŭ Lion kaj estis submetita al longaj priesploraj demandadoj. La 19-an de novembro venigitis antaŭ ĉefsidejo de la Gestapo. Danke al lerta defendo li estis kondamnita al nur 10 monatoj por ŝtatperfido. Ĝis 1942, Lion vivis en Kolbermoor. La urbestro mem sekurigis lian sekurecon dume la frato de Lion, Richard kaj ties edzino Beatrice mortis koncentreje je Bergen-Belsen. La fratino de Lion, Rosa murditis koncentreje la 2-an de majo 1943.

Post 1945 redakti

Tuj post la fino de la milito, Lion iĝis la kapo de la Junula oficejo de Bad Aibling, uzante sian pozicion por konstrui la Federacion de germanaj skoltoj kaj en oktobro 1948 li estis nomumita honora prezidanto de la organizo.

Li iĝis la mova forto en la rekonstruo de skoltismaj strukturoj en Germanujo unue en Bavario sed poste trans la tutaĵo de Germanio. Kun lia implikiĝo la unua skolta tendaro de la postmilitperioda milito povis okazi apud Munkeno inter la 8-a kaj 10-a de junio 1946. En la sama jaro, la Bavaria Federacio de Germana Gvatado estis fondita, kun Lion kiel ĝia honora prezidanto. En julio kaj aŭgusto de la sama jaro, skolta tendaro estis organizita ĉe Chiemsee-lago kun grupoj partoprenantaj de Munkeno, Kolonjo kaj Hesio. En 1948 li partoprenis en internacia skoltrenkontiĝo en Mittenwald.

La 16-an de oktobro 1946 Lion faris prelegon koncerne skoltisman radifonie donante al la movado ĝeneraligitan diskonigon. En la sama jaro li estis oficiale rekonita kiel viktimo de persekuto fare de la nazireĝimo. Inter 1946 kaj 1948 Leono estis membro de la denaziigada tribunalo en Bad Aibling.

Li iĝis honora prezidanto de la nova fondita ligo Bund Deutscher Pfadfinder. En aŭgusto 1951 li partoprenis en la 7-a Tutmonda ĵamboreo en Bad Ischl. Li estas entombigita en la tombejo en Fischach.

Verkoj redakti

  • Untersuchungen über den Keimgehalt und die Desinfection benutzter Bücher. Disertacio. Stahelsche königliche Hof. Buchdruckerei, Würzburg 1895.
  • Die Kulturfähigkeit des Negers und die Erziehungsaufgaben der Kulturnationen. Süsserott, Berlin 1908 (Koloniale Abhandlungen 15)
  • Tropenhygienische Ratschläge. Verlag der Aerztlichen Rundschau, Otto Gmelin, München 1907. Dua eldono 1914.
  • Das Pfadfinderbuch. Represo. Deutscher Spurbuchverlag, Baunach 1987, ISBN 3-88778-164-3.
  • Wie werde ich Pfadfinder. Deutsche Sportbücherei Band 8/9. Grethlein & Co., Leipzig kaj Zürich 1920.

Literaturo redakti

  • Hartmut Bartmuß: Alexander Lion. Arzt, Sanitätsoffizier, Pfadfinder. Hentrich & Hentrich, Berlin 2017, ISBN 978-3-95565-233-3.
  • Stephan Schrölkamp: Gründerväter der Pfadfinderbewegung. Band 1. Spurbuch, Baunach 2005, ISBN 3-88778-226-7.
  • Stephan Schrölkamp (eld.): Alexander Lion. Höhen und Tiefen des Lebens. Spurbuch, Baunach 2014, ISBN 978-3-88778-414-0.
  • Karl Seidelmann: Die Pfadfinder in der Deutschen Jugendgeschichte. Volumo 1: Darstellung. Schroedel, Hannover 1977, ISBN 3-507-38037-4.
  • Karl Seidelmann: Die Pfadfinder in der Deutschen Jugendgeschichte. Parto 2,1: Quellen und Dokumente aus der Zeit bis 1945. Schroedel, Hannover 1980, ISBN 3-507-38038-2.
  • Der Jüdische Friedhof Schönhauser Allee, Berlin. Eldonis la juda komunumo de Berlino, prilaboris Jörg Kuhn kaj Fiona Laudamus. Berlin 2011.