Alexia Putellas estas kataluna futbalistino, kiu ekde 2013 membras en la hispana virina nacia teamo de futbalo, kaj ekde 2014 ankaŭ partoprenas en la kataluna elekto. Ŝi naskiĝis la  4-an de februaro 1994(nun 1994-02-04) en Mollet del Vallès, do nun estas 30-jara. Post po unu jaro da profesia partopreno en la kluboj Espanyol de Barcelono kaj Levante en la barcelona antaŭurbo Sant Joan Despí, ŝi ekde 2012 membras en la unua virina teamo de la renoma klubo FC Barcelona.

Alexia Putellas
Persona informo
Naskonomo Alèxia Putellas i Segura
Naskiĝo 4-an de februaro 1994 (1994-02-04) (30-jaraĝa)
en Mollet del Vallès
Lingvoj katalunahispanaangla
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato Pompeu Fabra
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Kadre de la nacia teamo ŝi partoprenis en la Virina Futbala Mondpokalo 2015 kaj 2019 kaj same en la Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado 2013 kaj 2017. Matĉe ŝi en ĉiuj aperoj en la nacia teamo ekde la jaroj 2017 rekoneblis per la numero "11". Komence de julio 2022 ŝi estis inkludita en la fina listo de la trejnisto Jorge Vilda por reprezenti Hispanion ĉe la Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado 2022, sed, la 5-an de julio, la tagon antaŭ ol la ĉampionado komenciĝis, suferis ŝiriĝon de ligamento de la maldekstra genuo, kiu igis ŝin ne povi aktive partopreni la ĉampionadon en Anglio. Ŝi ŝpektis la debutan matĉon de la turniro, en kiu ŝia teamo venkis je 4-1 goloj kontraŭ la finna, kaj poste revenis al Barcelono por genua operacio la 12-an de julio 2022.