Alfred Kastler
Alfred Kastler (3-an de majo 1902 – 7-an de januaro 1984) estis franca fizikisto kaj gajninto de Nobelpremio en 1966[1]. Kastler naskiĝis en Guebwiller (Alzaco, Germana imperiestra regno), studis en liceo Bartholdi en Colmar, Alzaco, kaj poste eniris en École Normale Supérieure en Parizo en 1921. Fininte siajn studojn post kvin jaroj, li komencis instrui fizikon en liceo de Mulhouse, poste iĝis profesoro en la Universitato de Bordeaux, kie li laboris ĝis 1941. En 1952, responde al petoj de Georges Bruhat, li revenis al École Normale Supérieure.
Kunlabore kun Jean Brossel li studis kvantuman mekanikon, interagon de lumo kaj atomoj kaj spektroskopion. Laborante pri kombino de optika kaj magnetika resonancoj, li inventis la teknikon de optika pumpado (angle optical pumping). Danke al tiu laboro li kompletigis la teorion de laseroj kaj maseroj (angle the theory of lasers and masers). Kastler gajnis la Nobel-remion pri fiziko en 1966 "pro la malkovro kaj ellaborigo de optikaj metodoj por studo de hercaj resonancoj en atomoj". Li estis prezidanto de la estraro de Institut d'optique théorique et appliquée kaj ankaŭ la unua prezidanto de neministara organizo Action Against Hunger. Kastler verkis poemojn en la germana; en la jaro 1979 li publikigis Europe, ma patrie: Deutsche Lieder eines französischen Europäers. (i.e. Eŭropo, mia patrujo: germanaj kantoj de franca eŭropano).
Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1973.