Alfredo Stromboli

itala esperantisto
(Alidirektita el Alfred STROMBOL)

Alfredo STROMBOLI (naskiĝis en 1875 en Borgo Sansepolcro, mortis en 1949 en Volterra) estis doktoriĝita kemiisto kun speciala fako de metalurgio, itala esperantisto kaj verkisto de lernolibro.

Alfredo Stromboli
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1874 (1874-11-30)
en Sansepolcro
Morto 30-an de novembro 1948 (1948-11-30) (74-jaraĝa)
en Volterra
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantistokemiisto
vdr

Stromboli fariĝis Esperantisto en 1909 kaj ekaktivis en Ĝenovo, poste en Romo kaj Pizo. Li estis prezidanto de la Ĝenova esperanto-grupo kaj de Itala Esperanto-Asocio (IEA), redaktisto de Itala Esperantisto kaj ano de Internacia Centra Komitato (ICK). Li verkis propagandilojn, lernolibron (1911) kaj kunlaboris je Esperanto-gazetoj.

Verkoj redakti

 
 Jen vere plena lernolibro, kiel oni devus havi ĝin ne nur por italparolantoj sed ankaŭ por ĉiuj aliaj lingvanoj, kaj precipe ĉar dank'al la

Cooperativa esperantista italiana oni povas liveri lernolibron de 300 paĝoj por 1 Lira, 0.400 Sm. La enhavo estas la sekvanta : esperanto kaj la problemo de helplingvo intemacia ; neceseco de lingvo internacia ; lingvoj naciaj kaj internaciaj ; artefarita lingvo internacia ; projektoj de lingvo artefarita; kondiĉoj por lingvo internacia. Esperanto; Opinioj pri Esperanto ; konstruado de Esperanto. — Historio de l'esperanto. Fundamentaj reguloj de Esperanto — Dek lecionoj kun plenaj klarigoj, ekzemploj kaj ekzercoj. — Elekto de bonaj prozaĵoj kaj versaĵoj — Konversaciaj frazoj — Komerca korespondado — Vortaro esperanto-itala kaj itala-esperanto.

Al la lerta samideano Doktoro Stromboli, niajn sincerajn gratulojn. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)

Literaturo redakti

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)

Eksteraj ligiloj redakti