Clara Allegra BYRON (12a de Januaro 1817 – 20a de Aprilo 1822) estis la ekstergeedza filino de la poeto George Gordon, Lord Byron, kaj Claire Clairmont.[1]

Allegra Byron
Persona informo
Naskonomo Alba Byron
Naskiĝo 12-an de januaro 1817 (1817-01-12)
en Bath,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 20-an de aprilo 1822 (1822-04-20) (5-jaraĝa)
en Bagnacavallo,  Papa Ŝtato
Mortokialo tifo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro George Byron
Patrino Claire Clairmont
Frat(in)oj Ada Lovelace • Elizabeth Medora Leigh
Okupo
Okupo filino
vdr

Naskita en Bath, Anglio, ŝi estis dekomence nomita Alba, signife "mateniĝo", aŭ "blanka", fare de sia patrino. Dekomence ŝi vivis kun sia patrino, la duonfratino de sia patrino, Mary Shelley, kaj la edzo de Mary nome Percy Bysshe Shelley. Kiam ŝi estis dekvin-monat-aĝa ŝi estis donita al Byron, kiu ŝanĝis ŝian nomon al Allegra, signife "gaja". Byron lasis ŝin al adoptaj familioj kaj poste en romkatolika monaĥinejo, kie ŝi mortis kvinjaraĝa pro ftizomalario.

Notoj redakti

  1. "The Androom Archives". xs4all.nl. 2006. Arkivita el la originalo en la 20a de Februaro 2007. [1] Alirita la 16an de Majo 2018.