Almudévar [almuDEbar] (AlmudébarAlmudébal en aragona) estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Almudévar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22270
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 439  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 0° 35′ U (mapo)42.044166666667-0.58055555555555Koordinatoj: 42° 3′ N, 0° 35′ U (mapo) [+]
Alto 456 m [+]
Areo 201,486074 km² (2 014 8.6 074 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almudévar (Provinco Ŭesko)
Almudévar (Provinco Ŭesko)
DEC
Almudévar
Almudévar
Situo de Almudévar
Almudévar (Hispanio)
Almudévar (Hispanio)
DEC
Almudévar
Almudévar
Situo de Almudévar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almudévar [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko Hoya de Huesca, sude de la teritorio de Lupiñén-Ortilla kaj oriente de Alcalá de Gurrea kaj de Gurrea de Gállego; kaj norde de la depresio de Ebro.

La municipa teritorio estas trapasata de la aŭtovojo Autovía Mudéjar (A-23) kaj de la nacia ŝoseo N-330 inter la km 546 kaj 560, kiu komunikas kun Ŭesko nordoriento kaj kun Zaragozo sudokcidente. Krome la regionaj ŝoseoj A-1210 kaj A-1211, komunikas kun Tardienta kaj loka ŝoseo kun Alcalá de Gurrea.

Temas pri ebenaĵo ene de la natura areo Llanos de la Violada. La altitudo gamas inter 603 m norde (Saso Plano) kaj 390 m sude. La municipo enhavas ankaŭ la pli sudajn loĝlokojn El Temple kaj La Paúl.

La loĝloko mem Gurrea de Gállego (456 msm) estas je 20 km de Huesko, provinca ĉefurbo.

Nordokcidente: Alcalá de Gurrea Norde: Lupiñén-Ortilla kaj La Sotonera (eksklavo) Nordoriente: Chimillas (eksklavo) kaj Huesca
Okcidente: Alcalá de Gurrea kaj Gurrea de Gállego   Oriente: Huesca kaj Vicién
Sudokcidente: Leciñena (Zaragoza) Sude: Tardienta Sudoriente: Sangarrén

Historio redakti

La nuna Almudévar estas heredanto de la romia vilao «Bortina», ĉe la vojo Via Lata kiu komunikis Zaragozon kun Ilerdo, tra Osko (Ŭesko). La nomoj Bortina, Burtina, Burtinae aŭ Bostina estas de ibera aŭ eŭska deveno. Eble la loko apartenis al vaskonoj, kiuj en epoko de Cezaro Aŭgusto havis teritorion ĝis Segia, aktuala Ejea de los Caballeros.

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn, kiel tiu de la loknomo Almudévar mem. Ĝi signifas «rondoforma», probable alude al ovalformo de la loko sur kiu kuŝas la kastelo kiu nun estas nomata «Corona». La islama loĝantaro estis majoritate de muladioj —posteuloj de hispanromianoj kaj visigotoj— kaj de mozaraboj, kio estus klarigo de la kultivo de vitoj en islama epoko. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

Almudévar estis por la unua fojo menciita la 28an de aprilo 1083, kiam la reĝo Sancho Ramírez de Aragono donis al la Monaĥejo de San Juan de la Peña la impostadon de Almudévar. [1] La Kroniko de San Juan de la Peña asertas, ke Petro la 1-a, konkerinte Ŭeskon, persekutis islamanojn ĝis Almudévar. Eble li konkeris ĝin post 1096, sed eble ĝi estis rekonkerita de islamanoj, kaj definitive de kristanoj en 1118.

Post kriza epoko kaj preskaŭ senhoma pro konfliktoj kun gaskonoj (1118), oni reloĝigis la lokon favore al la disvolvigo de la iama Via Lata. En majo 1170 donis loĝĉarton Alfonso la 2-a, laŭ kiu la lokanoj fiksis la limojn kaj ricevis la kastelon kaj la monteton sur kiu ili konstruis la preĝejon, abatejon kaj domojn. Sed la disdono de teroj inter la unuan tricent lokanoj devenaj el nordo okazis en 1184. La tiama cifero korespondis al ĉirkaŭ 1 200 aŭ 1 500 loĝantoj.

En 1364 en Almudévar okazis intervjuo inter Karolo la 2-a de Navaro kaj Henriko de Trastamara kun la reĝino de Aragono pri elpovigo de Petro la 1-a de Kastilio.​ Pro la fideleco de la lokanoj de Almudévar, ili ricevis politikajn privilegiojn.​ En la 15-a jarcento la centro de la socia vivo estis Corona kaj la kastelo. Tie estis ankaŭ la preĝejo kaj la primitiva urbodomo.

En la 16-a jarcento okazis krizo ekonomie kaj demografie, sed la loko rekuperiĝis konsiderinde en la 17-a jarcento, kiam oni ekkonstruis la urbodomon, kaj ekde tiam la kastelo ekperdis siajn funkciojn kaj politikajn kaj administraciajn. En tiu epoko kolapsis la centra navo de la perĝejo de la Corona, kaj oni ampleksigis la preĝejon de Sankta Mikaelo, pli centra kaj taŭga kiel paroĥa preĝejo. La epidemio de pesto, ŝajne devena de Afriko damaĝigis la orientan duoninsulon meze de la 17-a jarcento, alvenis al Almudévar en novembro 1652, kaj pintis inter februaro kaj marto de la sekva jaro. Laŭ registoj, mortiĝis 76 lokanoj pro la plago.[2]

Jam en la 19-a jarcento, la historiisto Pascual Madoz, en sia Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar de 1845, registris, ke en Almudévar estis 371 domoj, ŝtonpavimitaj stratoj kaj unu malgranda placo. Krome estis nutrovendejo, viandovendejo, kaj panbakejo.[3] ​ La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito. Ekde la 1950-aj jaroj la disvastigo de irigacio ebligis plibonigon de agrikulturo kaj brutobredado. Fakte la Kanalo de Monegros estis kompletigita en 1929, kaj la akvedukto al Tardienta en 1941. Meze de la jarcento, en la municipa teritorio de Almudévar oni konstruis tri novajn loĝlokojn fare de la Instituto Nacional de Colonización (INC): nome Artasona del Llano, San Jorge kaj Valsalada.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Almudévar: oni malaltiĝis el 3 533 loĝantoj en 1930 (ĝia pinto) ĝis nunaj 2 394 loĝantoj (2022).

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo ekkonstruita en 1757 (kun romanika pordego) kaj skulpta retablo farita el 1555; ermitejo de la Virgen de la Corona, sur la monteto de la kastelo konstruita sur antaŭa de 1184 kaj 1231 kaj modifita en 1560 kaj ĉirkaŭ 1750; kvar krucmonumentoj markante ekvojojn.

Estas restaĵoj de la kastelo (de muregoj, ĉefturo kaj iama preĝejo); trituba fontano kun trinkujo; ronda baseno kun lavujoj; vinkeloj en la tri montetoj kun koncerna interpretejo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (Ubieto Arteta, Colección diplomática de Pedro I, n.º 80 kaj 98).
  2. El reflejo de la peste (1651-1654) en los registros parroquiales de algunas localidades oscenses
  3. Madoz, Pascual (Madrid, 1846-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. Volumen IX, p. 176.

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti