Distrikto Altenburger Land

distrikto en Turingio, Germanio
(Alidirektita el Altenburger Land)
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Turingio
Administra sidejo: Altenburg
Areo: 569 km²
Loĝantoj: 88 787 (fine de 2022)
Oficiala kodo: 16077
Aŭtokodo: ABG

La distrikto Altenburger Land situas en la pleja oriento de la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Altenburg. La historia regiono Altenburger Land origine estas la pejzaĝo rekte ĉirkaŭ la urbo Altenburg. La distrikto kovras areon de 569 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 88 787 loĝantojn.

Najbaras la distriktoj Greiz sudokcidente, Burgenland (Saksio-Anhalto) nordokcidente, Leipziger Land, Mittweida, Chemnitzer Land kaj Zwickauer Land (Saksio) norde, oriente kaj sude.

La hodiaŭa distrikto proksimume egalas al la orienta de la du disaj partoj de la historia ŝtateto Saksio-Altenburg.

Administra divido redakti

En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.

 
skema mapo

Urbaj kaj neurbaj komunumoj sen aparteno al komunumaro:

Urbaj komunumoj
¹ administras ankaŭ du pliajn komunumoj

  1. Altenburg, urbo (31 315)
  2. Gößnitz ¹ (3433)
  3. Lucka (3530)
  4. Meuselwitz (10 117)
  5. Schmölln (13 684)

Neurbaj komunumoj
² administrata per la urbo Gößnitz

  1. Dobitschen (419)
  2. Göpfersdorf (221)
  3. Heyersdorf ² (105)
  4. Langenleuba-Niederhain * (1739)
  5. Nobitz (7127)
  6. Ponitz ² (1509)

Komunumaroj kun membraj komunumoj
* administra centro de la komunumaro

  1. Heukewalde (196)
  2. Jonaswalde (317)
  3. Löbichau (978)
  4. Posterstein * (460)
  5. Thonhausen (509)
  6. Vollmershain (313)
  1. Fockendorf (779)
  2. Gerstenberg (486)
  3. Haselbach (825)
  4. Treben * (1178)
  5. Windischleuba (1894)
  1. Göhren (402)
  2. Göllnitz (319)
  3. Kriebitzsch (1017)
  4. Lödla (707)
  5. Mehna (261})
  6. Monstab (385)
  7. Rositz * (2730)
  8. Starkenberg (1832)


Eksteraj ligiloj redakti