Amelanchier ovalis

(Alidirektita el Amalanchier ovalis)

La ordinara amelanĉo (Amelanchier ovalis), estas plantospecio el la familio de la Rozacoj (Rosaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amelanchier ovalis, ordinara amelanĉo
ordinara amelanĉo (Amelanchier ovalis) en Supra Aŭstrio
ordinara amelanĉo (Amelanchier ovalis) en Supra Aŭstrio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Celastraloj Celastrales
Familio: Celastracoj Celastraceae
Subfamilio: Spiraeoideae
Tribo: Pyreae
Subtribo: Pyrinae
Genro: Amelanchier
Specio: Amelanchier ovalis, ordinara amelanĉo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La arbusto estas somerverda, multbranĉa kaj denskrona. Kaj unu gis 4 metrojn alta.

La arboŝelo de branĉoj estas ruĝecbruna kaj tiu de la trunko malhelbruna ĝis nigra.

La alterne starantaj folioj estas ovoforme ĝis inverse ovoformaj. Ili staras ĉe 15 mm longaj folitigoj. La folirando havas dentoformon. La folioj havas grandecon de 2–4 × 2–3,5 cm. La aŭtuna koloro estas oranĝkolora ĝis malhelruĝa.

La starantaj floraroj estas panikloj konsistantaj el 3 ĝis 10 floroj, kiuj floras inter aprilo kaj majo.

La duseksaj, radisimetriaj floroj estas kun kvinfolia kalikvo. La neĝblankaj petaloj havas grandecon de 15 mm. La petaloj havas 20 stamenojn.

La dika globforma pom-fruktoj maturiĝas en aŭgusto. La fruktoj havas grandecon de ĉ. 1 cm. Maturiĝinte la fruktoj estas malhelruĝaj ĝis nigre bluaj.

La kromosomnombro estas 2n = 34 aŭ 68.

Disvastigo redakti

La planto nature kreskas en la montaroj de meza, suda kaj orienta Eŭropo. En la nordo la planto kreskas ĝis Belgio kaj meza Germanujo, oriente ĝis Polujo kaj Rumanujo. Krome ĝi kreskas en okcidenta Azio kaj Nordafriko.

Ĝi preferas sunajn kaj sekajn deklivojn, randojn de duonsekaj razenoj kaj maldensajn kverkarojn kaj pinarojn.

Ekde la 16a jarcento la ordinara amelanĉo kreskas en ĝardenoj kaj parkoj.

Uzado redakti

La farune dolĉaj fruktoj taŭgas por fari marmeladon.

Folioj kaj semoj havas malmulte da hidrogena cianido repektive antaŭformon de ĝi. Nur se granda kvanto de dismaĉitaj semoj estas konsumitaj ili povas kaŭzi stomakajn kaj intestajn perturbojn.

Taksonomio kaj sistematiko redakti

La sinonimoj de Amelanchier ovalis MEDIK. estas Amelanchier rotundifolia DUM. COURS., Amelanchier vulgaris MOENCH, Crataegus rotundifolia LAM., Mespilus amelanchier L.

Oni distingas jenajn subspeciojn:

  • Amelanchier ovalis MEDIK. subsp. ovalis
  • Amelanchier ovalis Medik. subsp. embergeri FAVARGER & STEARN: Ĝi havas kromosomnombron de 2n = ĉ. 66.

Bredadformoj redakti

  • Amelanchier ovalis "Helvetica"
  • Amelanchier ovalis var. pumila
 
ordinara amelanĉo kun maturaj fruktoj

Literaturo redakti

  • Frohne, D., Hans Jürgen Pfänder: Giftpflanzen. ein Handbuch für Apotheker, Ärzte, Toxikologen und Biologen. 5. Aufl., Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, Stuttgart 2004, ISBN 3-8047-2060-9.
  • Oberdorfer, E.: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. paĝo 510.
  • Dörr, E., Wolfgang Lippert Wolfgang Lippert: Flora des Allgäus und seiner Umgebung. Band 2, IHW, Eching 2004, ISBN 3-930167-61-1, paĝo 106.
  • Bruno P. Kremer: Strauchgehölze. Erkennen & bestimmen. Mosaik, München 2002, ISBN 3-576-11478-5 (Steinbachs Naturführer).