La Amazona alciono, Chloroceryle amazona, estas birdo de la grupo de Amerikaj verdaj alcionoj, tio estas la specioj de la genro Chloroceryle de birdoj de la superfamilio de alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon kaj la kukabaraojn, kaj de la familio de Ceriledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amazona alciono
Amazona alciono
Amazona alciono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Ceriledoj Cerylidae
Genro: Chloroceryle
Specio: Ch. amazona
Chloroceryle amazona
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi specio estas loĝanta kaj reproduktanta en la malaltaj teroj de la amerikaj tropikoj el suda Meksiko suden tra Centrameriko al norda Argentino.

Tiu granda alciono reproduktiĝas ĉe riveroj. La nekovrita nesto estas en horizontala tunelo elfosita en riverbordo, kaj ĝis 1.6 m longa kaj 10 cm larĝa. La ino demetas tri, foje kvar, blankajn ovojn.

La Amazona alciono aspektas simila al la Verda alciono kiu kunhavas sian teritorion, sed tiu ĉi estas multe pli granda ol sia parenco, kaj trioble aŭ kvaroble peza. Ĝi estas 29-30 cm longa kaj 110 g peza. Ĝi havas la tipan alcionon formon, kun mallonga vosto kaj longa beko. Ĝi estas malhelverda supre, kun levebla kresto kaj blankaj gorĝo kaj kolumo. Ĝi ne havas la blankajn markojn de la flugiloj montritajn de la Verda alciono. La kruroj estas ruĝaj kaj la fortika beko nigra.

Masklo havas blankajn subajn partojn krom larĝa bruna brustozono kaj kelkaj verdaj strioj en flankoj. Inoj havas blankajn subajn partojn kun verdaj makuloj brustoflanke kaj verdaj strioj flanke. Junuloj similas al inoj, sed havas blankajn punktojn en la flugiloj. Oni ne konas agnoskatajn subspeciojn de la Amazona alciono.

Tiuj birdoj ofte elsendas akran alvokon kiel tek. La kanto, malofte aŭdata, elsendita el arbopinto, estas fajfa sii sii sii sii.

Amazonaj alcionoj estas ofte vidataj ripozaj sur branĉo aŭ roko proksimaj de akvo antaŭ plonĝi kapantaŭe post sia fiŝa predo. Ili estas la plej facile videblaj inter la Amerikaj verdaj alcionoj ĉe grandaj riveroj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti