Akvalcionoj

(Alidirektita el Ceriledoj)

AkvalcionojCerilenoj (Cerylinae) estas unu el la tri subfamilioj de alcionoj, kiu estas konata ankaŭ kiel ceriledaj alcionoj. Ĉiuj ses amerikaj specioj de alcionoj apartenas al tiu ĉi subfamilio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akvalcionoj
Blanknigra alciono
Blanknigra alciono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcededoj Alcedinidae
Subfamilio: Ceriledoj Cerylidae
Reichenbach, 1851
Genroj

Megaceryle
Ceryle
Chloroceryle

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distinga, sed ne definitiva, diferencila trajto de tiu ĉi subfamilio estas manko de kutima por alcionoj blua koloro en plumaro: anstataŭe, akvalcionoj havas grizajn aŭ nigrajn nuancojn. La verda koloro, ankaŭ ofta inter alcionoj, en tiu ĉi subfamilio ekzistas nur en la genro Chloroceryle.

Filogenio

redakti
Filogenia kladogramo de Cerylinae
Cerylinae

Megaceryle




Ceryle



Chloroceryle




laŭ Andersen et al. (2017)[1]

Ĉiuj akvalcionoj estas specialistaj fiŝomanĝantaj specioj, malkiel multaj reprezentantoj de la aliaj du subfamilioj. Pro tio ĉi oni longe supozis, ke la subfamilio devenas de iu grupo de fiŝomanĝantaj alcionoj, kiu setlis en la Nova Mondo, kaj la tuta grupo evoluis en Amerikoj.

Nun, tamen, oni trovas pli probabla, ke la komuna praulo de ĉiuj vivantaj akvalcionoj vivis en la Malnova Mondo, plej verŝajne en Afriko, kaj la genro Chloroceryle estas la plej juna.

Esploroj de molekula filogenetiko sugestas, ke Cerylinae venis al la Nova Mondo de Azio je almenaŭ du apartaj okazoj: unue antaŭ ĉirkaŭ 8 jarmilionoj Amerikon koloniigis prauloj de genro Chloroceryle, kaj due, antaŭ proksimume 1.9 jarmilionoj, venis la komuna praulo de ruĝventra akvalciono kaj la koluma akvalciono, la du Amerikaj specioj en genro Megaceryle.[1]

Sistematiko

redakti

Subfamilio Cerylinae enhavas 9 speciojn en 3 genroj:[2]

Bildo Genro Vivantaj specioj Distribuo
  Megaceryle (krestalcionoj) Kaup, 1848 Grandaj alcionoj kun rimarkebla moviva kresto, renkonteblaj tra grandaj teritorioj de Afriko, Azio kaj Amerikoj. La koluma akvalciono (M. alcyon) estas la sola alciono kutima en nordaj partoj de Nordameriko, kvankam parenca ruĝventra akvalciono (M. torquata) povas vivi tiom norde kiom Teksaso kaj Arizono
  Ceryle F. Boie, 1828 La "originala" genro, kiu donis la nomon al la familio, laŭ nuna sistematiko post disigo de Megaceryle enhavas ununuran specion, disvastigitan en varmaj regionoj de Malnova Mondo. La plej nordaj limoj de ĝia distribuo estas Turkio kaj Ĉinio
  Chloroceryle (Amerikaj verdaj alcionoj) Kaup, 1848 Grupo de kvar Amerikaj verdaj alcionoj, endemiaj en tropikaj partoj de Amerikoj

Fontoj

redakti
  • Fry, K & Fry, H. C. (1999): Kingfishers, Bee-eaters and Rollers, nova eldono. Christopher Helm Publishers. ISBN 0-7136-5206-3
  • Moyle, Robert G. (2006): A Molecular Phylogeny of Kingfishers (Alcedinidae) With Insights into Early Biogeographic History. Auk 123(2): 487–499. HTML plena teksto (sen bildoj)

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 (2017) “A phylogeny of kingfishers reveals an Indomalayan origin and elevated rates of diversification on oceanic islands”, Journal of Biogeography 45 (2), p. 1–13. doi:10.1111/jbi.13139. 
  2. Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 7.3. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 3 December 2017 .